La sep kapridoj

Estis iam maljuna kaprino, kiu havis sep idojn kaj amis ilin, kiel chiu patrino amas siajn infanojn. Iam shi volis iri en la arbaron por alporti nutrajhon. Shi alvokis chiujn sep kaj diris:

"Karaj infanoj, mi iras en la arbaron, gardu vin bone kontrau la lupo; ne enlasu ghin, char alie ghi manghos vin kun hauto kaj haroj. La fripono ofte aliformigas sin, sed vi tuj rekonos ghin per ghiaj nigraj piedoj kaj ghia rauka vocho."

La kapridoj diris:

"Kara patrinjo, vi povas trankvile foriri, ni estos singardaj."

La patrino ekblekis kaj foriris. Baldau iu ekfrapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu, karaj infanoj, via panjo alportis ion por chiu."

Sed la kapridoj rekonis la lupon per la rauka vocho:

"Ni ne malfermos," ili ekkriis, "vi ne estas nia patrino, shi havas delikatan vochon, kaj la via estas rauka, vi estas la lupo!"

La lupo iris en butikon kaj achetis grandan pecon da kreto. Ghi manghis ghin kaj ghia vocho farighis delikata. Ghi revenis, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Malfermu karaj infanoj, via patrino alportis ion por chiu."

Sed char la lupo metis sian nigran piedon en la fenestron, la infanoj rekonis ghin kaj diris:

"Ni ne malfermos, nia patrino ne havas nigrajn piedojn, kiajn vi: vi estas la lupo."

La lupo kuris al bakisto kaj diris:

"Mi dolorigis mian piedon, shmiru ghin per pasto."

Kiam la bakisto faris tion, la lupo kuris al la muelisto kaj diris:

"Shutu blankan farunon sur mian piedon."

La muelisto pensis:

"Ghi volas iun trompi" kaj rifuzis, sed la lupo diris:

"Se vi ghin ne faros, mi manghos vin."

La muelisto ektimis kaj blankigis ghian piedon. Tiaj estas la homoj!

La fripono iris trian fojon al la pordo, frapis ghin kaj diris:

"Malfermu, infanoj, jen revenis via kara patrinjo kaj alportis al chiu ion el la arbaro."

La kapridoj ekkriis:

"Antaue montru vian piedon, ni volas vidi, chu vi estas nia kara panjo."

La lupo metis la piedon en la fenestron. Kiam la kapridoj vidis, ke ghi estas blanka, ili kredis chion, kion la lupo diris, kaj malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo. Ili ektimis kaj volis sin kashi. Unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la shrankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de la horlogho. Sed la lupo trovis chiujn kaj sen longaj konsideroj englutis chiujn unu post la alia; li ne trovis nur la plej junan, kiu sin kashis en la keston de la horlogho. La lupo satmanghis, foriris, kushighis sur verda herbajho sub arbo kaj ekdormis.

Baldau la kaprino revenis el la arbaro. Kion shi ekvidis! La pordo estis larghe malfermita, la lavujo dispecigita, la kusenoj kaj la kovrilo estis eltiritaj el la lito. Shi serchis la infanojn, sed nenie trovis ilin. Shi vokis ilin unu post la alia per la nomo, sed neniu respondis. Fine, kiam shi vokis la plej junan, eksonis delikata vocho:

"Kara patrino, mi sidas en la horlogo."

Shi eltiris ghin kaj ghi rakontis, ke la lupo venis kaj manghis chiujn aliajn. Oni povas imagi, kiel shi ploris siajn malfelichajn infanojn.

Fine shi eliris kun sia chagreno el la domo, kaj la plej juna kaprino sekvis shin. Kiam shi venis sur la herbejon, tie kushis la lupo sub arbo kaj ronkis tiel, ke la branchoj tremis. Shi rigardis ghin de chiuj flankoj kaj vidis, ke io movighas kaj tremas en ghia ventro.

"Dio mia," shi pensis, "chu miaj infanoj, kiujn ghi englutis por vespermangho, vivas ankorau?"

La kaprideto devis kuri hejmen kaj alporti tondilon, kudrilon kaj fadenojn. Apenau shi ektranchis la ventregon de la monstro, unu kaprido jam etendis la kapon eksteren, kaj kiam shi daurighis tranchi, chiuj ses elsaltis unu post alia. Chiuj estis sendifektaj, char la avida monstro englutis ilin vivantaj. Granda estis la ghojo! Ili karesis la amatan patrinon kaj dancis, kiel la tajloro, kiu festas edzighon. La kaprino diris:

"Iru serchi shtonojn, ni plenigos per ili la ventron de la sendia besto, dum ghi dormas."

La kapridoj rapide, rapide altrenis shtonojn kaj shovis ilin en la ventron de la lupo. La patrino senprokraste kunkudris ghin; la lupo nenion sentis, ech ne movighis.

Kiam la fripono fine satdormis, ghi levighis, kaj char la shtonoj kauzis al ghi grandan soifon, ghi ekiris al la puto: la shtonoj rulighis kaj bruis en ghia ventro. La lupo ekkriis:

"Oh, en ventro kia pezo,
Sentas shtonojn mi en mezo.
La kapridojn mi ja manghis,
Kiu ilin tie shanghis?"

Ghi venis al la puto kaj klinighis al la akvo por trinki. La pezaj shtonoj entiris ghin en la akvon kaj ghi dronis. Kiam la sep kapridoj tion vidis, ili alkuris, kriante:

"La lupo mortis! la lupo mortis" kaj pro ghojo dancis chirkau la puto.

>>