Kornej Chukovskij

OK FABELOJ

Blatego Тараканище

Ajdoloro Айболит

Konfuzo Путаница

Lavughistruo Мойдодыр

Musho-Zumobusho Муха-Цокотуха

Telefono Телефон

Fedorina chagreno Федорино горе

Barmalano Бармалей

elrusigis Romano Grinshpan

eldonis "Verda Stelo", Jablonovka, Polio, 1970

Pri la autoro

Antau nelonge, la 28-an de septembro 1969, mortis en Moskvo en 88-jara agho Kornej Ivanovich Chukovskij, unu el la fondintoj de la soveta literaturo por infanoj. En la kolosa soveta multleganta lando ne ekzistas nun generacio de legantoj, kiuj ne legus kun granda ghuo liajn klasikajn majstroverkojn.

K.I.Chukovskij naskighis en Peterburgo la 19-an de marto en 1882 jaro. Sed liaj infaneco kaj junagho pasis en la suda Ruslando. Li lernis en mezlernejo, samtempe laboriste akirante vivrimedojn. En 1901-a jaro Chukovskij komencis publici en gazetaro. Liaj literaturkritikaj artikoloj altiris atenton per sia vortprecizeco kaj originalaj rezonoj. En 1916-a jaro Maksim Gorkij invitis Chukovskij-n kunlabori en la eldonejo "Parus". Baldau li verkis sian unuan fabelon por infanoj. Poste li dedichis multan atenton kaj tempon al kreado de admirinde talentaj infanaj libroj, kun kiuj eniris en la vivon kelkaj generacioj de sovetianoj. Oni lin merite agnoskis klasikulo de la soveta poezio por etuloj. Kaj samtempe li farighis unu el eminentaj sovetaj literatursciencistoj, autoro de multaj verkoj pri la kritiko kaj historio de literaturo. Li havas grandajn meritojn pro siaj tradukoj de multaj okcidentaj verkoj en la rusan lingvon. Chukovskij estis elstara redaktoro, edukanto, pedagogo de granda tachmento da sovetaj porinfanaj verkistoj. En chiuj siaj paroladoj, artikoloj, en vaste konata libro "De du ghis kvin", - li malkovras mirakle admirindan mondon de la infana vortkreado.

Soveta shtato alte taksis lian grandegan, varian krean agadon. Oni lin premiis per multaj ordenoj kaj honortitoloj. Pri eksterlanda agnosko de la meritoj de Chukovskij pruvas la fakto, ke Oksforda Universitato aljughis al li titolon de honora doktoro pri literaturo.

K.I.Chukovskij por chiam enskribis sian nomon en historion pri la soveta literaturo. Kolosa talento, admiriga laborkapablo, senvelka vivghojo, chiama juneca humoro, ech en preskau 90-jara agho - tia lin vidos estonte multaj generacioj, kiuj komencos sian infanaghon per sonoraj, gajaj versajhoj de K.I.Chukovskij.

Jen detalo, tre interesa por esperantistoj: Somere en 1969-a jaro R.Grinshpan skribis al Chukovskij pri tio, ke li tradukis liajn fabelojn Esperanten. La poeto respondis jene:

"Kara R.G.! En la infanagho mi logighis pri Esperanto. Ghis nun mi memoras la versajhon:

"Estas jam kavo en ter' elfosita.
Vivo malgaja kaj vivo ermita".

Mi estos tre kontenta ricevi Vian tradukon de miaj versajhoj.

Mi deziras al Vi felichon!

Kornej Chukovskij"

R.Grinshpan tuj forsendis la tradukitajn fabelojn. Sed, bedaurinde, baldaua morto ne permesis al la poeto respondi al la tradukinto...