N.G.Garin-Mihhajlovskij
(1852—1906)

TJOMA KAJ JHUCHKA

(fragmento el novelo "La infaneco de Tjoma")

Nokto. Tjoma dormas nerve kaj ekscitite...

La neklara lumo de noktolampo malforte prilumas kvar infanajn litetojn kaj kvinan grandan liton, sur kiu sidas nun vartistino en nura chemizo, kun liberigita harplektajho, sidas kaj dormeme lulas malgrandan Anjon.

- Vartistino, kie estas Jhuchka? - demandas Tjoma.

- Ba, - respondas la vartistino. - Iu kruelulo jhetis Jhuchkan en la malnovan puton. - Kaj, silentinte iom, aldonas: - Almenau se li mortigus ghin antau tio, ne tiel, vivan... Oni diras, ghi la tutan tagon hurlis, malfelicha...

Al Tjoma vive prezentighas la malnova, forlasita puto en angulo de la ghardeno, delonge ighinta formetejo de chiaj malpurajhoj, prezentighas ghia glita fluida fundo, kiun li kaj Ioska iufoje shatis prilumigadi, jhetante tien bruligitan paperon.

- Kiu jhetis? - demandas Tjoma.

- Nu kiu do? Chu li diros?

Tjoma kun teruro audas la vortojn de l' vartistino. Pensoj are karuselas en lia kapo, al li traflugas amaso da planoj savi Jhuchkan, li transiras de unu fantastika projekto al alia kaj nerimarkeble por si mem ree ekdormas. Li vekighas de iu pusho meze de interrompita songho, en kiu li chiam eltrenadis Jhuchkan per ia longa masho. Sed Jhuchka chiam deshirighadis, ghis li decidis rampi mem por ghi. Tjoma tute klare memoras, kiel li alligis la shnuron al fosto kaj, tenante sin je tiu chi shnuro, komencis singarde descendi sur traboj; li jam ghisrampis la duonon, kiam loaj piedoj deglitis, kaj li rapide ekflugis sur la fundon de l' fiodora puto. Li vekighis de tiu chi falo kaj ree ektremis, kiam li rememoris la impreson de l' falo.

La songho kun frapanta klareco staris antau li. Tra la fenestropordoj malforte lumetis la komencighanta tago.

Tjoma sentis en la tuta korpo ian malsanecan langvoron, sed, subpreminte la malfortecon, decidis tuj plenumi la unuan duonon de l' songho. Li komencis rapide vesti sin...

Vestighinte, Tjoma aliris al la lito de l' vartistino, levis kushantan sur la planko skatoleton kun sulfuraj alumetoj, prenis manplenon da ili al si en la poshon, sur la pintoj de l' piedoj trairis la infanejon kaj eliris en la manghejon. Dank' al vitra pordo al la teraso chi tie estis jam sufiche hele.

En la manghejo regis kutima matena kaoso: sur la tablo staris malvarma samovaro, malpuraj glasoj, tasoj, sur la tablotuko kushis pecoj da pano, staris malvarma telero da rostajho kun rigidighinta blanka sebo.

Tjoma aliris al unuopa tableto, sur kiu kushis stako da jhurnaloj, singarde eltiris el la mezo kelke da numeroj, singarde eltiris el la mezo kelke da numeroj, sur la pintoj de l' piedoj aliris al la vitra pordo kaj mallaute, por ne fari bruon, ekturnis la shlosilon, premis la anson kaj eliris sur la terason.

Sur lin ekblovis fresha humideco de l' matenigho.

La tago nur komencighadis. Sur la pala blueta chielo tie kaj chi tie, kvazau flokoj, pendis vilaj, lanugaj nuboj. Super la ghardeno kiel leghera vualo shvebis nebulo. La teraso estis malplena, kaj nur tuko de patrino solece kushis, forgesite sur benko...

Li descendis de la shtupoj de l' teraso en la ghardenon. En la ghardeno regis la sama kaoso de l' hieraua tago kiel en la manghejo. La floroj kun kungluighintaj renversitaj folioj, kiujn hierau batis la pluvo, klinighis al la malpura tero. La malsekaj flavaj vojetoj parolis pri la forto de l' hierauaj torentoj. La arboj kun renversitaj de l' vento foliaroj restadis klinitaj, kvazau profundighinte en dolchan antautagighan dormon.

Tjoma ekiris lau la chefa aleo, char estis necese preni en la charejo kondukilojn por la masho. Koncerne la bastonojn, li decidis eltiri ilin el la belvedero...

La charejo montrighis shlosita, sed Tjoma sciis penetri en ghin ankau sen seruro: li klinighis al la tero kaj trarampis la elfositan de hundoj subpordegon. Trovinte sin en la ejo, li prenis du kondukilojn kaj kunprenis por chiu okazo longan shnuron, servintan por sekigado de tolajho.

Che rigardo al lanterno li ekpensis, ke estos pli oportune prilumigi la puton per la lanterno, ol per la papero, char brulanta papero povas fali sur Jhuchkan kaj pribruligi ghin.

Elrampinte el la charejo, Tjoma elektis la plej mallongan vojon al la belvedero - transgrimpis rekte trans la muro, dividinta la malantauan korton disde la ghardeno. Li prenis per la dentoj la lanternon, chirkauvolvis sur la kolo la kondukilojn, chirkauzonighis per la shnuro kaj ekrampis sur la muron. Li estis majstro pri rampado, sed hodiau suprenrampi estis malfacile: en la kapo kvazau batis du marteloj, kaj li apenau ne falis.

Surgrimpinte supren, li por momento sidighis, malfacile spirante, poste dependigis la krurojn kaj klinighis, por elekti lokon, kien malsuprensalti. Li ekvidis sub si senbrechajn vinberarbedojn kaj nur tiam komprenis, ke li estos prishprucita, kiam li trafos en la freshmalsekigitan foliaron. Li ech ekrigardis reen, sed, shparante la tempon, decidis salti. Fine li ekcelis per la okuloj malpli densan lokon kaj malsuprensaltis rekte sur la nigrantan pecon da tero. Tamen tio ne savis lin de shprucoj, char li devis movighi inter la senbrechaj arbedoj de l' vinbero, kaj li eliris sur la vojeton tute malseka. Chi tiu malvarma bano momente refreshigis lin, kaj li eksentis sin tiom maldormema kaj sana, ke ektrotis al la belvedero, vigle surrampis sur la monteton, eltiris kelke da plej longajn bastonojn kaj per grandaj pashoj la la deklivo de l' monto descendis malsupren...

Alkurinte al la aperturo de la malnova, forlasita puto dezerte staranta meze de la sovagha loko, surkreskita nur de alta herbo, Tjoma duonvoche ekvokis:

- Jhuchka, Jhuchka!

Tjoma senmovighis, atendante respondon.

Komence li audis nenion, krom la batadon de sia koro kaj frapojn de marteloj en la kapo. Sed jen de ie malproksime, de malsupre, ghisflugis lin kompatiga, longa ghemo. De tiu chi ghemo la koro de Tjoma dolore kuntirighis, kaj el li per ia krio elshirighis nova lauta voko:

- Jhuchka, Jhuchka!

Chi-foje Jhuchka, rekoninte la vochon de la mastro, ghoje kaj kompatige ekhurlis.

Tjoman ghislarme tushis, ke Jhuchka lin rekonis.

- Kara Jhuchka! Kara, kara, mi tuj cin eltiros! - kriis li al ghi, kvazau ghi povus lin kompreni.

Jhuchka respondis per nova ghoja hurlo, kaj al Tjoma shajnis, ke ghi petis lin hasti pri la plenumo de l' promeso.

- Tuj, Jhuchka, tuj, - respondis al ghi Tjoma kaj komencis, kun la konscio de l' tuta respondeco de l' prenita sur sin devo antau Jhuchka, plenumi sian songhon.

Antau chio li decidis ekkoni staton de l' afero. Li eksentis sin vigla kaj strechita, kiel chiam.

La malsano ien malaperis. Alligi la lanternon, bruligi ghin kaj malsuprenigi en la kavon estis unuminuta afero.

Tjoma, klinighinte, komencis enrigardighadi.

La lanterno malklare prilumadis la malhelighintan trabaron de l' puto, perdighante chiam pli kaj pli profunde en la chirkaukaptinta ghin mallumo kaj fine sur la alto de kvin metroj prilumis la fundon.

Per maldika profunda fendo de ia fora panoramo mole ekbrilis antau Tjoma en la senfina profundo de l' mallumo senmova, diafana, kvazau spegula, glatajho de l' fiodora surfaco, dense prikreskita de chiuj flankoj per mukaj muretoj de l' duonputrighinta trabaro.

Ia teruro de morto ekblovis al li de l' fundo de chi tiu malproksima, tenere lumanta timiga glatajho. Li kvazau eksentis sur si ghian ektushon kaj ektremis pro sia Jhuchka. Kun haltighanta koro li ekvidis en angulo nigran movighantan punkton kaj apenau rekonis, pli ghuste konjektis en chi tiu senhelpa figureto sian iam viglan, gajan Jhuchkan, tenighantan nun sur elstarajho de l' trabaro. Perdi la tempon estis neeble. Pro timo, chu sufichos al Jhuchka fortoj ghisatendi, ghis li chion preparos, al Tjoma duoblighis la energio. Li rapide eltiris reen la lanternon, kaj por ke Jhuchka, reestighinte en mallumo, ne ekpensu, ke li ghin forlasis, Tjoma dum la tuta tempo de l' preparo kriis:

- Jhuchka, Jhuchka, mi estas chi tie!

Kaj ghojis, ke Jhuchka konstante respondas al li per la sama ghoja hurlo. Fine chio estis preta. Kun helpo de la kondukiloj la lanterno kaj du stangoj kun transversa stango malsupre, sur kiu kushis la masho, komencis malrapide descendadi en la puton.

Sed chi tiu tiel detale pripensita plano eksuferis neatenditan kaj neantauvideblan fiaskon pro hasto de Jhuchka, fushinta chion.

Jhuchka, kredeble, komprenis nur unu flankon de l' ideo, nome, ke la descendinta ilo celis ghian savon, kaj tial, apenau tiu atingis ghin, ghi faris provon kapti tiun per la piedoj. Tiu chi ektusho sufichis, ke la masho senutile forsaltu, kaj Jhuchka, perdinte la ekvilibron, falu en la koton.

Ghi komencis barakti, senespere hurlante kaj vane serchante la forlasitan de ghi elstarajhon.

Penso, ke li plimalbonigis la staton de l' afero, ke Jhuchkan ankorau estis eble savi, kaj nun li mem estas kulpa pri tio, ke ghi pereas, ke li mem pereigis sian amaton, devigas Tjoman, dank' al tio, ke la plano estis preta, decidighi, sen pensi plu, decidighi al la plenumo de l' dua parto de l' songho - mem descendi en la puton.

Li alligas la kondukilojn al unu el la traboj, subtenantaj la transversan stangon, kaj grimpas en la puton. Li konscias nur, ke li ne devas perdi ech sekundon da tempo.

Al li ekblovis fiodoro. Por momento en lian animon penetras timo pri sufokigho, sed li rememoras, ke Jhuchka sidas tie jam tutan diurnon; chi tio trankviligas lin, kaj li descendas plu. Li singarde palpas per la descendanta piedo novan por si apogon kaj, trovinte ghin, komence provas, poste firme apogighas kaj mallevas la sekvan piedon.

Atinginte tiun lokon, kie restis la lasitaj bastono kaj lanterno, li alfiksas pli firme la lanternon, deligas la finon de l' kondukilo kaj descendas plu. La fiodoro tamen sentigas sin kaj denove maltrankviligas kaj timigas lin. Tjoma komencas spiri per la busho. La rezulto montrighas bonega: fiodoro ne plu estas, la timo definitive forflugas.

Ankau malsupre estas bonaj novajhoj. Jhuchka, denove jam sidighinta sur la malnovan lokon, trankvilighis kaj per gajaj plorkrietoj esprimas kunsenton al la riska entrepreno.

Tiu chi trankvilo kaj firma certeco de Jhuchka transdonighas al la knabo, kaj li bonorde atingas la fundon.

Inter li kaj Jhuchka okazas kortusha renkontigho de amikoj, jam ne esperintaj revidighi plu en tiu chi mondo. Li klinighas, karesas ghin; ghi lekas liajn fingrojn, kaj, char la sperto igas ghin esti prudenta, ghi ne movighas de la loko, sed pro tio tiel kortushe, tiel tenere hurlas, ke Tjoma estas preta ekplori.

Ne perdante tempon, li, singarde tenante per la dentoj la malpurigitan kondukilon, chirkauligas per ghia libera fino Jhuchkan, poste haste grimpas supren.

Jhuchka, vidante en tio perfidon, levas malesperan hurlon, sed tiu chi hurlo nur igas Tjoman pli rapide ascendi.

Sed ascendi estas pli malfacile, ol descendi! Estas necesa aero, estas necesaj fortoj, sed kaj da tiu, kaj da alia Tjoma havas jam malmulte. Li konvulsie kaptas en sin per plenaj pulmoj la aeron de l' puto, impetas antauen, kaj ju pli li hastas, des pli rapide forlasas lin la fortoj.

Tjoma levas la kapon, rigardas supren, al la malproksima serena chielo, vidas ie alte super si malgrandan gajan birdeton, senzorge saltantan sur la rando de l' puto, kaj koro lia kuntirighas pro sopiro: li sentas, ke li ne ghisgrimpos.

Lin ekposedas timo. Li konfuzite haltas, ne sciante, kion fari: chu krii, plori, voki panjon? Sento de soleco, de senforteco, konscio pri pereo penetras en lian koron.

- Oni ne devas timi, oni ne devas timi! - diras li per vocho, tremanta de teruro. - Timi estas honte! Timas nur malkuraghuloj. Timas tiu, kiu faras malbonajhon, sed mi ja malbonajhon ne faras: mi Jhuchkan eltiras, pro tio min kaj pachjo, kaj panjo laudos. Pachjo estis en la milito, tie estis timige, sed chi tie ja chu estas timige? Chi tie ech ne je duonfingro estas timige. Nun mi ripozos kaj ekgrimpos plu, poste ree, ree ripozos kaj ree ekgrimpos, tiel mi elrampos, poste ankau Jhuchkan eltiros. Jhuchka estos ghoja, chiuj miros, kiel mi ghin eltiris.

Tjoma parolas laute, lia vocho fortighas, sonas pli energie, pli firme, kaj fine, trankviligite, li daurigas grimpi plu.

Kiam li denove sentas, ke li lacighas, li ree laute diras al si:

- Nun mi ree ripozos kaj poste ree ekgrimpos. Kaj kiam mi elrampos kaj rakontos, kiel mi ridinde kriis al mi mem, chiuj ridos, kaj ankau mi.

Tjoma ridetas kaj denove atendas alfluon de fortoj.

Tiamaniere, nerimarkeble lia kapo fine elshovighas super la supran trabajhon de l' puto. Li faras lastan penon, elrampas mem kaj eltiras Jhuchkan.

Nun, kiam la afero estas farita, la fortoj rapide forlasas lin.

Eksentinte sin sur la firma grundo, Jhuchka energie forskuighas, rabie jhetighas sur la bruston de Tjoma kaj lekas lin en la lipojn mem. Sed chi tio ankorau ne sufichas, tute ne sufichas, por esprimi tutan ghian dankemon, - ghi jhetighas ankorau kaj ankorau. Ghin ekposedas ia freneza ekstazo.

Tjoma senforte, per la malfortighantaj manoj forsvingas ghin, turnas sian dorson al ghi, esperante per tiu chi maniero almenau la vizaghon savi de la glua, fiodora koto.

Okupita de unu penso - ne malpurigi pro Jhuchka la vizaghon, Tjoma nenion rimarkas, sed subite lia rigardo hazarde falas sur la tombejan muron, kaj Tjoma konsternighas.

Li vidas, ke el post la muro malrapide levighas ies nigra, timiga kapo.

La strechitaj nervoj de Tjoma ne eltenas, li eligas histerian krion kaj svene falas sur la herbon, je granda ghojo de Jhuchka, kiu nun jam libere, sen malhelpoj, esprimas al li sian varmegan amon kaj dankemon pro la savo.

Heremeo (tio estis li), kiu estis ascendanta de l' malnova tombejo kun freshefalchita herbo, ekvidinte Tjoman, komprenis, ke li devas hasti por helpo.

Post horo Tjoma, kushante sur sia liteto kun glaciaj kompresoj sur la kapo, reakiris la konscion.

tradukita 2-4-an de aprilo, 1982


Н.Г.Гарин-Михайловский

СТАРЫЙ КОЛОДЕЗЬ
(из повести "Детство Темы")

     Ночь.  Тема спит нервно и  возбужденно. ...
     Неясный полусвет ночника слабо освещает четыре детских кроватки и пятую большую,  на которой сидит теперь няня в  одной рубахе,  с выпущенной косой, сидит и сонно качает маленькую Аню.
     - Няня, где Жучка? - спрашивает Тема.
     - И-и, - отвечает няня, - Жучку в старый колодезь бросил какой-то ирод. - И,  помолчав,  прибавляет: - Хоть бы убил сперва, а то так, живьем... Весь день, говорят, визжала, сердечная...
     Теме живо представляется старый заброшенный колодезь в углу сада, давно превращенный в свал всяких нечистот,  представляется скользящее,  жидкое дно его,  которое иногда с  Иоськой они  любили освещать,  бросая туда зажженную бумагу.
     - Кто бросил? - спрашивает Тема.
     - Да ведь кто? Разве скажет!
     Тема с ужасом вслушивается в  слова няни.  Мысли роем теснятся в его голове, у него мелькает масса планов,  как спасти Жучку, он переходит от одного невероятного проекта к  другому и незаметно для себя снова засыпает. Он просыпается опять от какого-то толчка среди прерванного сна, в котором он все вытаскивал Жучку какой-то длинной петлей.  Но Жучка все обрывалась, пока он  не  решил сам  лезть за  нею.  Тема совершенно явственно помнит,  как он привязал веревку  к  столбу  и,  держась за  эту  веревку,  начал  осторожно спускаться по срубу вниз;  он уж добрался до половины,  когда ноги его вдруг соскользнули,  и он стремглав полетел на дно вонючего колодца.  Он проснулся от этого падения и опять вздрогнул, когда вспомнил впечатление падения.
     Сон  с  поразительной ясностью стоял  перед  ним.  Через  ставни  слабо брезжил начинающийся рассвет.
     Тема чувствовал во всем теле какую-то болезненную истому, но, преодолев слабость,  решил  немедля выполнить первую  половину сна.  Он  начал  быстро одеваться....
     Одевшись, Тема подошел к няниной постели, поднял лежавшую на полу коробку с серными спичками, взял горсть их к себе в карман, на цыпочках прошел через  детскую и  вышел  в  столовую.  Благодаря стеклянной двери на террасу здесь было уже порядочно светло.
     В столовой царил обычный утренний беспорядок -  на столе стоял холодный самовар,  грязные стаканы,  чашки,  валялись на скатерти куски хлеба, стояло холодное блюдо жаркого с застывшим белым жиром.
     Тема  подошел  к  отдельному столику,  на  котором лежала  кипа  газет, осторожно выдернул  из  середины несколько номеров,  на  цыпочках подошел  к стеклянной двери и  тихо,  чтобы не  произвести шума,  повернул ключ,  нажал ручку и вышел на террасу.
     Его обдало свежей сыростью рассвета.
     День только что начинался.  По  бледному голубому небу там и  сям точно клочьями повисли мохнатые,  пушистые облака.  Над  садом легкой дымкой стоял туман.  На террасе было пусто,  и только платок матери, забытый на скамейке...
     Он  спустился по  ступенькам террасы в  сад.  В  саду  царил  такой  же беспорядок  вчерашнего  дня,   как  и  в  столовой.   Цветы  с  слепившимися перевернутыми листьями,  как  их  прибил вчера дождь,  пригнулись к  грязной земле.  Мокрые желтые дорожки говорили о силе вчерашних потоков.  Деревья, с опрокинутой ветром листвой,  так и остались наклоненными,  точно забывшись в сладком предрассветном сне.
     Тема пошел по главной аллее, потому что в каретнике надо было взять для петли вожжи. Что касается до жердей, то он решил выдернуть их из беседки.
     Каретник оказался запертым,  но Тема знал и  без замка ход в  него:  он пригнулся к  земле  и  подлез в  подрытую собаками подворотню.  Очутившись в сарае,  он  взял  двое вожжей и  захватил на  всякий случай длинную веревку, служившую для просушки белья.
     При взгляде на  фонарь он подумал,  что будет удобнее осветить колодезь фонарем,  чем  бумагой,  потому что  горящая бумага может упасть на  Жучку - обжечь ее.  Выбравшись из  сарая,  Тема  избрал кратчайший путь к  беседке - перелез прямо через стену,  отделявшую черный двор от сада.  Он взял в  зубы фонарь,  намотал на  шею вожжи,  подвязался веревкой и  полез на  стену.  Он мастер был лазить, но сегодня трудно было взбираться: в голову точно стучали два молотка,  и он едва не упал. Взобравшись наверх, он на мгновение присел, тяжело дыша,  потом  свесил ноги  и  наклонился,  чтобы выбрать место,  куда прыгнуть.  Он  увидел под  собой сплошные виноградные кусты и  только теперь спохватился,  что его всего забрызгает,  когда он попадет в  свеженамоченную листву.  Он оглянулся было назад,  но,  дорожа временем,  решил прыгать.  Он все-таки  наметил глазами более редкое место и  спрыгнул прямо на  черневший кусок земли.  Тем не  менее это его не  спасло от  брызг,  так как надо было пробираться между  сплошными кустами виноградника,  и  он  вышел на  дорожку совершенно  мокрый.   Эта  холодная  ванна  мгновенно  освежила  его,  и  он почувствовал себя настолько бодрым и здоровым, что пустился рысью к беседке, взобрался проворно на  горку,  выдернул несколько самых  длинных  прутьев  и большими шагами по  откосу горы  спустился вниз. ... 
     Подбежав к  отверстию колодца, пустынно торчавшего старого колодца,  среди глухой, поросшей только высокой травой местности,  Тема вполголоса позвал:
     - Жучка, Жучка!
     Тема замер в ожидании ответа.
     Сперва  он  ничего,  кроме  биения  своего сердца да  ударов молотков в голове,  не  слышал.  Но  вот откуда-то  издалека,  снизу,  донесся до  него жалобный, протяжный стон. От этого стона сердце Темы мучительно сжалось, и у него каким-то воплем вырвался новый, громкий оклик.
     - Жучка, Жучка!
     На этот раз Жучка, узнав голос хозяина, радостно и жалобно завизжала.
     Тему до слез тронуло, что Жучка его узнала.
     - Милая Жучка!  Милая,  милая,  я сейчас тебя вытащу,  -  кричал он ей, точно она понимала его.
     Жучка ответила новым радостным визгом, и Теме казалось, что она просила его поторопиться исполнением обещания.
     - Сейчас, Жучка, сейчас, - ответил ей Тема и принялся, с сознанием всей ответственности принятого на себя обязательства перед Жучкой, выполнять свой сон.
     Прежде всего  он  решил выяснить положение дела.  Он  почувствовал себя бодрым и напряженным,  как всегда. Болезнь куда-то исчезла. Привязать фонарь, зажечь его и  опустить в  яму было делом одной минуты.  Тема,  наклонившись, стал вглядываться.  Фонарь тускло освещал потемневший сруб колодца,  теряясь все  глубже и  глубже в  охватившем его  мраке,  и  наконец на  трехсаженной глубине осветил дно.
     Тонкой глубокой щелью  какой-то  далекой панорамы мягко  сверкнула пред Темой в бесконечной глубине мрака неподвижная,  прозрачная, точно зеркальная гладь вонючей поверхности, тесно обросшая со всех сторон слизистыми стенками полусгнившего сруба.
     Каким-то  ужасом смерти пахнула на  него  со  дна  этой далекой,  нежно светившейся,  страшной глади. Он точно почувствовал на себе ее прикосновение и  содрогнулся за свою Жучку.  С  замиранием сердца заметил он в углу черную шевелившуюся точку и едва узнал,  вернее угадал,  в этой беспомощной фигурке свою  некогда резвую,  веселую Жучку,  державшуюся теперь на  выступе сруба. Терять времени было нельзя.  От  страха,  хватит ли у  Жучки силы дождаться, пока он все приготовит,  у  Темы удвоилась энергия.  Он быстро вытащил назад фонарь,  а  чтобы Жучка не подумала,  очутившись опять в темноте,  что он ее бросил, Тема во все время приготовления кричал:
     - Жучка, Жучка, я здесь!
     И радовался,  что Жучка отвечает ему постоянно тем же радостным визгом. Наконец  все  было  готово.   При  помощи  вожжей  фонарь  и   два  шеста  с перекладинкой внизу,  на которой лежала петля,  начали медленно спускаться в колодезь.
     Но  этот  так  обстоятельно  обдуманный  план  потерпел  неожиданное  и непредвиденное фиаско благодаря стремительности Жучки, испортившей все.
     Жучка,  очевидно,  поняла  только  одну  сторону идеи,  а  именно,  что спустившийся снаряд имел целью ее спасение,  и поэтому, как только он достиг ее,  она сделала попытку схватиться за него лапами. Этого прикосновения было достаточно,  чтобы петля бесполезно соскочила,  а Жучка, потеряв равновесие, свалилась в грязь.
     Она стала барахтаться, отчаянно визжа и тщетно отыскивая оставленный ею выступ.
     Мысль, что он ухудшил положение дела, что Жучку можно было еще спасти и теперь он  сам виноват в  том,  что она погибнет,  что он сам устроил гибель своей любимице,  заставляет Тему,  не думая,  благо план готов,  решиться на выполнение второй части сна - самому спуститься в колодезь.
     Он привязывает вожжу к  одной из стоек,  поддерживающей перекладину,  и лезет  в  колодезь.  Он  сознает только одно,  что  времени терять нельзя ни секунды.
     Его обдает вонью и  смрадом.  На мгновенье в  душу закрадывается страх, как бы  не  задохнуться,  но  он  вспоминает,  что Жучка сидит там уже целые сутки;  это успокаивает его,  и  он  спускается дальше.  Он осторожно щупает спускающейся ногой новую для себя опору и,  найдя ее, сначала пробует, потом твердо упирается и  спускает следующую ногу.  Добравшись до того места,  где застряли брошенные жердь и фонарь,  он укрепляет покрепче фонарь, отвязывает конец вожжи и спускается дальше. Вонь все-таки дает себя чувствовать и снова беспокоит и  пугает  его.  Тема  начинает дышать ртом.  Результат получается блестящий:   вони   нет,   страх  окончательно  улетучивается.   Снизу  тоже благополучные  вести.   Жучка,   опять  уже  усевшаяся  на   прежнее  место, успокоилась   и   веселым   попискиванием  выражает   сочувствие   безумному предприятию.
     Это спокойствие и  твердая уверенность Жучки передаются мальчику,  и он благополучно достигает дна.
     Между ним и Жучкой происходит трогательное свидание друзей,  не чаявших уже больше свидеться в этом мире.  Он наклоняется,  гладит ее, она лижет его пальцы, и - так как опыт заставляет ее быть благоразумной - она не трогается с места, но зато так трогательно, так нежно визжит, что Тема готов заплакать и уже, забывшись, судорожно начинает втягивать носом воздух, необходимый для первого непроизвольного всхлипывания,  но  зловоние отрезвляет и  возвращает его к действительности.
     Не  теряя  времени он,  осторожно держась зубами  за  изгаженную вожжу, обвязывает свободным ее  концом  Жучку,  затем  поспешно карабкается наверх. Жучка,  видя  такую измену,  подымает отчаянный визг,  но  этот  визг только побуждает Тему быстрее подниматься.
     Но подниматься труднее,  чем спускаться!  Нужен воздух,  нужны силы,  а того и  другого у  Темы уже мало.  Он  судорожно ловит в  себя всеми легкими воздух колодца,  рвется вперед и, чем больше торопится, тем скорее оставляют его силы.  Тема поднимает голову, смотрит вверх, в далекое ясное небо, видит где-то  высоко над  собою  маленькую веселую птичку,  беззаботно скачущую по краю колодца,  и сердце его сжимается тоской:  он чувствует, что не долезет. Страх охватывает его.  Он растерянно останавливается,  не зная,  что делать: кричать, плакать, звать маму? Чувство одиночества, бессилия, сознания гибели закрадываются в  его  душу.  Он  ясно  видит,  хотя  инстинктивно  не  хочет смотреть,  хочет забыть,  что под его ногами.  Его уже тянет туда,  вниз, по этой  гладкой  скользящей  стене,  туда,  где  отчаянно  визжит  Жучка,  где блестящее вонючее дно ждет равнодушно свою,  едва обрисовывающуюся во мраке, обессилевшую жертву.
     Ему уже хочется поддаться страшному,  болезненному искушению -  бросить вожжи, но сознание падения на мгновение отрезвляет его.
     - Не  надо бояться,  не  надо бояться!  -  говорит он дрожащим от ужаса голосом.  - Стыдно бояться! Трусы только боятся! Кто делает дурное - боится, а  я  дурного не  делаю,  я  Жучку вытаскиваю,  меня и  мама и  папа за  это похвалят.  Папа на войне был,  там страшно,  а здесь разве страшно? Здесь ни капельки не  страшно.  Вот  отдохну и  полезу дальше,  потом опять отдохну и опять полезу,  так и  вылезу,  потом и Жучку вытащу.  Жучка рада будет,  все будут удивляться, как я ее вытащил.
     Тема говорит громко, у него голос крепнет, звучит энергичнее, тверже, и наконец, успокоенный, он продолжает взбираться дальше.
     Когда  он  снова  чувствует,  что  начинает уставать,  он  опять громко говорит себе:
     - Теперь опять  отдохну и  потом  опять  полезу.  А  когда  я  вылезу и расскажу, как я смешно кричал сам на себя, все будут смеяться, и я тоже.
     Тема улыбается и снова спокойно ждет прилива сил.
     Таким образом,  незаметно его  голова высовывается наконец над  верхним срубом  колодца.  Он  делает последнее усилие,  вылезает сам  и  вытаскивает Жучку.
     Теперь,  когда дело  сделано,  силы быстро оставляют его.  Почувствовав себя на  твердой почве,  Жучка энергично встряхивается,  бешено бросается на грудь Темы и лижет его в самые губы.  Но этого мало,  слишком мало для того, чтобы выразить всю ее благодарность,  - она кидается еще и еще. Она приходит в какое-то безумное неистовство!
     Тема бессильно, слабеющими руками отмахивается от нее, поворачивается к ней спиной, надеясь этим маневром спасти хоть лицо от липкой, вонючей грязи.
     Занятый одной мыслью -  не  испачкать об Жучку лицо,  -  Тема ничего не замечает,  но вдруг его глаза случайно падают на кладбищенскую стену, и Тема замирает на месте.
     Он видит,  как из-за стены медленно поднимается чья-то черная, страшная голова.
     Напряженные нервы Темы не  выдерживают,  он  испускает неистовый крик и
без сознания валится на  траву к  великой радости Жучки,  которая теперь уже свободно, без препятствий выражает ему свою горячую любовь и признательность за спасение.
     Еремей (это был он),  подымавшийся со свеженакошенной травой со старого кладбища,  -  ежедневная дань с  покойников в  пользу двух барских коров,  - увидев Тему,  довольно быстро на этот раз сообразил, что надо спешить к нему на помощь.
     Через час  Тема,  лежа  на  своей кроватке,  с  ледяными компрессами на голове, пришел в себя. ...