Pri atmosfero en nia forumo

Karaj amikoj, jam semajnon mi estas kun vi. Chu ghoju, chu malghoju, sed mi
ne intencas foriri. Tiu chi tribuno estas oportuna loko por veki
esperantistojn. Tempo urghas. La mondo bezonas Esperanton, do - nian
fervoran laboron. Mi intencas skribi al vi chiutage, ne tro atentante
kritikadon el malhelaj anguloj. Konstanta semado ne restos sen rikolto!

Kiam mi konatighis kun tiu chi forumo, mi estis miregigita. Kiel
esperantistoj, posedante plej mirindajn instrumentojn - Esperanton kaj
komputilan reton - povas uzi ilin tiel malbone?! Kiom da stultaj, senenhavaj
leteroj! Kiom da malafableco en internacia korespondado ("bona ekzemplo" por
eksteruloj!)! Preskau neniu skribis pri vere gravaj aferoj - nia lingvo,
"interna ideo", movadaj problemoj - t.e. pri Esperanta kulturo, kiel devus
esti lau titolo de la grupo. Preskau chiuj kvazau dormis. En tiu virtuala
loko, kie devus pulsi Zamenhofa koro, kie devus brili kuraghaj ideoj, boli
noblaj pasioj, - regis sufokiga atmosfero de pasiveco, cinikismo kaj
reciproka malestimo. Sole "Unuigho" provadis prilumi homojn per siaj
spiritaj scioj, sed oni supershutadis lin per mokoj kaj insultoj.

Tian sufokigan atmosferon kreis s-ro P.S. kaj similaj al li. Sur tombejo de
spirito ili sentis sin tre komforte. Ilin neniom zorgigis, ke Esperanto ne
disvolvighas. Ilin plene kontentigas nuntempa situacio, kiam ili sentas sin
suverenaj majstroj de la lingvo. Pretaj estingi chian lumon, chian
originalan penson, ili atente observis, chu ne aperos sur ilia horizonto
"danghera" persono.
Kaj kiam tia persono aperis, ili kunflugis kaj komencis furioze lin beki.
Rigardu, kiom da negativaj, malafablaj respondoj ili verkis pri chiu mia
artikolo! Plejparte oni kontrauas ne iun konkretan tezon, sed ties autoron.
Inspiritaj de malamo, oni alkrochighas al chiu vorto, penas entiri en
senfinan tedan diskutadon, por ke ne restu tempo kaj fortoj por konstrua
agado.
Tiaspecan laboron ili faras jam dum jaroj.

"Pri via provo prilumigi la s.c.e.anoj. Mi tion provis fari antaux du jaroj.
Tio estis vane..." - nikst.
"Kara Nikolaj, ...se vi dum kelkaj semajnoj sekvas la mesa^gojn en
soc.culture.esperanto, vi mem vidos, ke tiu forumo ne estas la ^gusta loko
por movadaj aferoj... Plejmulto el ni ne havas tempon legi centojn da
stultaj leteroj. Ankau ni mem provis pli movadumigi s.c.e. antau kelkaj
jaroj, sed ni fakte rezignis..." - Laszlo Szilvasi.

Kiom da homoj vi forpushis ankorau? Ve al komencanto, kiu venus en vian
medion! Se li ne forkurus ghustatempe, li farighus cinikulo kaj krudulo kiel
vi. Vera esperantisto neniam skribas krudajn leterojn. "Interna ideo", t.e.
homamo, ne permesas al li tion. Mi proponas, ke oni respondu nur al
ghentilaj leteroj, sed maljunajn grumblulojn oni neglektu; se ili ne
shanghos sian stilon, korespondado kun ili estas absolute sensenca. (26.01.99)

N.G.