Pensoj kaj demandoj

La vorton "Windows" chiuj europaj popoloj uzas en originala formo, neniu
tradukas ghin al sia lingvo nek transliterumas. Ekzemple, ech en rusa lingvo
oni skribas per latinaj literoj: "Windows" (kvankam rusa lingvo uzas cirilan
alfabeton) kaj kompreneble ne "Okna"! Kial do iuj esperantistoj uzas
tradukon "Fenestroj" au transliterumon "Vindozo"? Al mi shajnas, ke delonge
venis tempo doni "civitanecon" al litero "w" kaj uzi vorton "Windows" kaj
formojn kiel "windowsigi" kaj similajn.
   * * *
Kial komputantaj esperantistoj ne sekvas saghan rekomendon de Zamenhof uzi
ch, gh, hh, jh, sh, u, kiam ne eblas tajpi supersignojn? Mi ne havas
specialan programon por E-literoj, kaj kiam mi legas leterojn de
esperantistoj, anstatau literoj kun supersignoj iufoje aperas plej strangaj
simboloj. Nu, mi certe komprenos chian leteron. Sed kiel, ekzemple, instrui
Esperanton en Reto? Chiujn komputilojn ja ne eblas esperantigi. Uzado de ch,
gh, hh, jh, sh solvus chiujn problemojn, kaj tia maniero estas pli
belaspekta ol c^..., cx... au alia. Ne, ne estimas vi Zamenhofon, mi
vidas...
   * * *
Chu iu reklamas au instruas Esperanton en Reto en sia nacia lingvo? Al mi
shajnas, ke tio estas tre perspektiva afero. Mi ne trovis disputklubon en
mia gepatra lingvo, kie oni parolus pri ebleco uzi tutmondan artefaritan
lingvon (kvankam tio estas plej aktuala kaj grava problemo, lau mi). Au mi
ne trovis pro tio, ke mi estas novulo en Reto? Kiel estas en aliaj lingvoj?
Chu ni prezentu nian lingvon al la mondo au kontentighu pri nia malvasta
rondo, kie chiu konas chiujn? Kion vi pensas? (19.01.99)
   * * *
Nikolao el Latvio