Novaj pensoj

"En Septembro 1998 la franca chefministro Lionel JOSPIN mallonge vojaghis en
Chinio. En Hongkong li parolis al gestudentoj en jena maniero:
'Ni finfine bezonas lingvon por la universala komunikado kaj, char tio ne
estos Esperanto - idiomo, kiun iuj volis krei sur bazo de chiuj lingvoj -
tio estos vershajne la Angla'."

Mi chiam opiniis, ke gvidantoj de la shtatoj ne estas plej saghaj homoj. Sed
chu ili ne havas kompetentajn konsilantojn??
Tiu citajho estas prenita el fresha KUNE - oficiala organo de TUTMONDE
PACIFISTA MOVADO de Esperantistoj. TUTMONDE estas fondita en 1985 en
Hispanio (Dum multaj jaroj mi membras en ghi; bedaurinde, ke TUTMONDE ne
cheestas en nia forumo).

Alia tute hazarda penso. Angla lingvo tre bone taugas por kantado. Ghi estas
internacia lingvo de pop-muziko. Esperanto ne estas tiel tauga por kanti,
char E-aj vortoj estas tro longaj. Chu ne eblas iel solvi la problemon?
Supozeble, estonte regos du lingvoj: angla kiel lingvo de tekniko kaj
kantoj, kaj Esperanto kiel lingvo de viva interparolado. (27.02.99)

N.G.