Kiel esperantistoj batalas kontrau Lumo

Ni vivas en aparta tempo, kiam komencighas Amfora Epoko (ruse: Era
Vodoleja). Nune okazas diversaj aferoj, ghis nun neniam estintaj. Televido,
komputeroj unuigas la homojn. Poiome formighos tutplaneda shtato (Terlando),
unu popolo (Teranoj) kun unu lingvo (Esperanto). Scienco malkovras
miregindajn sekretojn de Universo. Kaj, kio estas ankorau pli grava, homo
komencas ekkoni sin mem. Plej seriozaj sciencistoj jesas ekzistadon de
Astrala kaj Mentala mondoj. Eksperimentoj pruvis pluan ekzistadon de animo
post morto. Pli kaj pli da homoj ekhavas diversajn superkapablojn, kiuj
estas kashitaj en chiu el ni: iu perceptas pensojn je ega distanco, iu
kuracas per sola ektusho, iu vidas tra homa korpo, iu ekparolas neniam
lernitajn lingvojn, iu scipovas iri sur akvo au levighi en aeron, iu
lumas... Tio estas ne fabeloj, sed milfoje dokumentitaj faktoj. Specialaj
sciencoj studas tiujn fenomenojn. Pri tio ekzistas granda literaturo, ankau
en Interneto. Tio, kion vi lernis en lernejo, ne estas suficha. Nune Altaj
Majstroj, Instruistoj de Homaro, abunde transdonas novajn sciojn pri leghoj
de naturo, pri praa historio de nia planedo, pri estintaj civilizoj, pri
ebla belega futuro de la homaro... Ne chiu povas tuj lerni chion, sed unua
pasho estas - ne nei, kion vi ne scias. Per tio vi nur montras vian
obskurantismon.

Al mi tre ne plachas, ke iuj primokas s-ron Gijermo Riudor ("Unuigho"). Li
scias iomete pli ol aliaj kaj laupove penas transdoni siajn sciojn al aliaj.
Responde li ofte ricevas insultojn kaj mokojn. Chi tie taugas iom kruda
frazo de s-ro Pejno Simono: "Unue informighu kaj poste malfermu la bushon".
Esperantistoj estas iusence homoj el futuro, tial ili devas esti pretaj al
tiu futuro...

"Unuigho" subtenas min pri gramatiko, sed li estas kontrau uzado de "au". Li
proponas uzi literon "w": hieraw, ankoraw, ktp, por ke komencantoj ne
konfuzighu pri akcento. Tio estus perfekta solvo, kaj kiam mi estis
redaktoro de "Konkordo", ni uzis ghuste tiun manieron (en tipografio de nia
urbo mankis E-literoj kun chapeloj). Sed ekzistas du argumentoj kontrau.
Unue, uzadon de "u" anstatau "u mallonga" konsilis mem Zamenhof. Due, iuj
vortoj kun "au" aspektas pli internacie ol kun "aw": autoro, automato,
auroro, ktp. Al komencantoj oni povus klarigi unu fojon por chiam, ke "u"
apud alia vokalo ne formas silabon... (28.01.99)

N.G.