Iom pri maljunula psikologio

Karaj amikoj, iuj el vi riprochas min, ke mi respondas ne al chiuj kritikoj.
Paciencon, sinjoroj, paciencon. Antau ol ni daurigos nian diskutadon pri
leksiko-gramatiko, mi estas devigita iom priparoli psikologian temon.

Situacio en nia forumo ne estas tute normala. Mi rimarkis, ke multaj homoj
estas pretaj subteni min, sed ili simple timas eldiri sian opinion. Chiuj
homoj shatas esti respekte traktataj, neniu volas ricevi krudajn instruojn
kaj insultojn. Vorto estas plej danghera armilo. Pro malbonaj leteroj oni
povas ech ricevi korinfarkton! Tial plimulto da homoj preferas silenti...

Iuj maljunuloj estas tre kruelaj kun chiu, kiu ne agnoskas ilian superecon.
Tio estas legho de naturo, kiun ni povas observi ech inter animaloj, kiam
maljuna virbesto ghismorte batalas kontrau junaj virbestoj, por pli longe
estri la gregon. Havante sufiche evoluintan intelekton kaj psikan forton,
s-ro P.S. ghis nun sukcesis silentigi au forpeli chiujn, kiuj povus esprimi
malkonsenton kun li. Tiu sinjoro havas nekontesteblajn meritojn antau
E-movado kaj grandan autoritaton, sole pro tio iuj subtenas lin, ech kiam li
skribas absurdon. Mi venis en la forumon kun freshaj ideoj, kiuj kontrauas
al tiuj de s-ro P.S. Kaj li komencis furioze ataki min. Temas pri simpla
maljunula jhaluzo kaj timo perdi sian autoritaton. Komprenu chiuj, li NENIAM
konsentos kun mi, ech se mi parolos evidentan verajhon. Sole se mi
surgenuighos antau li, nur tiam li povos "pardoni" min kaj rilati al mi pli
tolereme. Ghis tiu tempo (do, chiam) mi ricevados de li nur insultojn kaj
malbenojn, kaj chiuj miaj leteroj estos de li plej kategorie malaprobataj,
sendepende de ilia enhavo. Mi ne ofendighas kontrau s-ro P.S., char lia
malamo al mi havas naturan kialon. Sendube, mi ne intencas imiti lian stilon
kaj skribi frazojn kiel "ordigu vian menson", "vi frenezighis" ktp. Povas
esti (ne donu Dio!), ankau mi mem, kiam mi maljunighos, estos simila al li
kaj same atakos chion novan...

Estas granda problemo de chiuj homaj societoj, movadoj kaj ech shtatoj, ke
ofte novaj progresivaj ideoj ne povas trabati al si vojon sole pro jhaluzemo
de maljunuloj, pro ilia dogmemo kaj diktatoremo. Tiel ankau Esperanto neniam
evoluos nek disvastighos, dum chefan rolon en ghi ludas homoj similaj al
P.S. Ili neniam konsentos ech kun plej malgranda shangheto, neniam allasos
novajn homojn. Ili publike priridas "Internan ideon", semas malamon kaj
timon. Ilin kontentigas nuna vegetado de esperanto, kaj ili ne deziras ian
ajn progreson. Nur demokratio, nur libereco esprimi siajn opiniojn povas
progresigi nian lingvon. Mi alvokas chiujn: pensu mem, decidu mem kaj neniam
timu eldiri kion vi pensas! En alia okazo senfine dauros senfrukta starado
sur la sama loko... (29.01.99)

N.G.