Internaciismo kaj purismo

Citajho el "Enciklopedio de Esperanto":
"Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua
celas lingvo-formojn plej internaciajn... Tiu tendenco enestas jam en la
"Unua Lernolibro", kies 15-a regulo permesas uzadon de chiuj vortoj - tiel
nomataj "fremdaj" (pliverdire "internaciaj")... Ni povus nomi la
reprezentantojn de tiu tendenco - "E-istoj-internaciistoj". La dua tendenco
celas, ke la lingvoformoj farighu laueble logikaj, laugramatikaj, ech se tio
kelkfoje kontrauas al la tendenco internacieca... La reprezentantoj de tiu
dua tendenco estas kvazau "E-aj puristoj"..."

Mi apartenas al la unua tendenco. Se nia lingvo laudifine estas
"internacia", do ni certe devas preferi internaciecajn formojn. Ju pli da
internacieca estos Esperanto, des pli probable ghi estos akceptita de la
mondo.
Unue, ni devas modifi E-alfabeton direkte al internacieco. La literoj kun
supersignoj estas treege maloportunaj. Ni forgesu ilin kaj skribu "ch, gh,
hh, jh, sh, u", kiel konsilas la "Fundamento de Esperanto". Uzado de
"cx..." kiel "provizora" rimedo ne taugas, char ghi antauvidas iaman revenon
al supersignoj, do ne solvas la problemon.
Esperantigo de chiuj komputiloj ne estas reala tasko. Ghi estas sufiche
komplika problemo ech por spertaj programistoj (chiuj vidas, kiom da loko
okupas babilado pri tio en nia forumo!). Ne valoras malshpari fortojn kaj
tempon nur por konservi evidentan malavantaghon de la lingvo.

Nun pri konkretaj vortoj:
anstatau "Vindozo" pli bone estas uzi "Windows";
anstatau "Interreto" - "Interneto" ("Windows" kaj "Interneto" estas ne nur
internaciaj vortoj, sed ech propraj nomoj, kiujn oni ne rajtas shanghi);
anstatau Usono - USA au USo;
anstatau "komputilo" - "komputero";
anstatau "dosiero" - "fajlo" (ghenerale, char angla lingvo estas internacia
komputera lingvo, ni povas kuraghe preni el ghi komputerajn terminojn,
ekzemple "foldero", "providero", "kliki", "inserti" ktp - subdiru daurigon).

Kiam mi alighis al Interneto, mi nature sciis la internacian mallongigon
WWW, sed mi ne sciis, ke esperantistoj nomas tion lau sia maniero - TTT. Chu
ili esperas, ke la tuta mondo iam akceptos formon TTT? Naiva espero.

Kiam mi konscie skribis: AIDS, oni "korektis" min: "aidoso" (au "aideso"?).
AIDS estas internacia mallongigo, do tute ne valoras esperantigi ghin.

Kaj tiel plu. (03.03.99)

N.G.