Homoj kaj pronomoj

Karaj forumanoj, kion mi hierau skribetis, devas scii chiuj homoj, des pli
esperantistoj, kiuj estas iusence avangardo de la homaro. Kredu, ke mi tute
ne estas frenezulo. Se vi demandos min pri io konkreta, mi volonte daurigos
la temon, sed hodiau mi volas paroli pri pronomoj.

Chu valoras ripari aparaton, kiu normale funkcias? Chu valoras reformi
Esperanton, se ghi bone servas kiel internacia lingvo? Mi ne vidas
problemojn kun Esperantaj pronomoj. Sistemo de E-pronomoj, eble, ne estas
perfekta kaj absolute logika, sed ghi estas tute bona. Char ni mem ne estas
perfektaj, ni ne kapablas konstrui perfektan lingvon kaj ni ne kapablus uzi
perfektan lingvon. Esperanto estas tiom perfekta, kiom eblas sur tiu chi
etapo.
Mi ne komprenas, karaj forumanoj, kial vi estas tiom elektemaj koncerne
kritikadon. Kiam Unuigho proponis pli ofte uzi "ci", kiu estas en E-vortaro,
vi tre longe kaj akre kritikis lian proponon. Kiam alia esperantisto
proponis anstataui bonajn pronomojn "li" kaj "shi" per sola "ri", vi
silentas! Ech trovighis subtenanto de tiu kontraufundamenta propono!
Shajnas, ke vi estas pretaj kritiki Unuighon chiam, kiam li malfermas
bushon...
Kial vi ne kritikas la "Riismon"? Al mi shajnas, ke "Riismo" bazighas sur
miskompreno.
Ni, viroj, devas estimi, ami kaj adori virinojn, sed tio ne signifas, ke
necesas chiel neniigi diferencojn inter viro kaj virino! Ekzisto de "li" kaj
"shi" estas granda valoro, kaj tute ne necesas forigi ilin. (Marko komprenis
mian aludon, ke chiu normale erotika teksto en riisma varianto aspektos
samseksame). Tiel same sufikso "-ich-" ne estas necesa. Mi dubas, ke tion
elpensis virinoj. Tiamaniere postuli "egalrajtecon" estus tre stulte.
Nun aperis proponoj pri novaj pronomoj: ivi, lili, shili ktp. Kvazau
Esperanto ne estas viva lingvo kun miloj da uzantoj, sed surpapera
projekto...

Ni direktu chiujn fortojn ne al nenecesa reformado de Esperanto, sed al ghia
ghiamaniera disvastigado. Invitu chiujn konatajn al vi esperantistojn
partopreni nian forumon. Serchu en Interneto lokojn, kie E-semoj povus
ekghermi. Multaj homoj revas lerni Esperanton, sed ne scias, kiel trovi
eblecon. Ili havas rajton je informado! Memoru, pasivaj WWW-ejoj ne multe
helpas, char ili supozas aktivecon de la lernontoj. Estas ni mem, kiuj devas
esti aktivaj... (27.02.99)

N.G.