Esperanta richo

S-ro P.S. uzis vorton: "gekaraj"... Nekutima formo, sed principe permesebla:
gekaraj amikoj = karaj geamikoj.
"Gekaraj" signifas: "kara(j) kaj karina(j)". "Karina" estas ina formo de
vorto "kara" (interalie, Karina estas sufiche populara virina nomo chi tie).
Tio signifas, ke ankau en Esperanto, same kiel en rusa lingvo, povas ekzisti
inaj adjektivoj: bonina (horoshaja), belina (krasivaja), ktp.
Belulino = belinulo.

Ech pli. En Esperanto povas ekzisti inaj formoj de verbo: leginis (chitala),
dorminis (spala), ktp!
Komparu: li skribis - shi skribinis.
Shi estas profesorino = shi profesorinas = shi estinas profesoro.
Lernantino = lerninanto.

Char inter vortoj "ino" kaj "ido" forestas principa diferenco, ni povas
formi en Esperanto specialajn idajn formojn de adjektivoj kaj verboj, kiuj
forestas en konataj al mi lingvoj:
Infano ludis - li ludidis.
Li estis princido = li estidis princo.

Plie. En Esperanto, same kiel en rusa kaj eble aliaj richaj lingvoj, povas
ekzisti pluralaj formoj de verboj. Por tio necesas aldoni finajhon "j" en
ghusta loko:
Homoj mirijs (udivljalisj), laudijs (hvalili), ghojijs (radovalisj).

Mi ne alvokas uzi tiujn formojn.
Mi nur volis montri, ke, kvankam Esperanto estas mirinde simpla, ghi estas
multe
pli richa ol chiu nacia lingvo. Ghiaj trezoroj ankorau estas malmulte
esploritaj. Supozeble, ne ekzistas ia nacia vorto-formo, kiun ne eblus
traduki per unu Esperanta vorto. (02.03.99)

N.G.