Chu reformisto au konservisto?

Oni pensas, ke mi estas reformisto. Ne, mi estas realisto. Mi konscias, ke
plimulto da homoj dume rigardas Esperanton kiel "stultan kaj superfluan
reformproponon".
Chia shangheto en Esperanto (temas pri nur kelkaj vortoj!) direkte al
internacieco vidpunkte de niaj "ghisostuloj" estas danghera reformismo! Sed
envere tio estas pasho al tradicia, tutmonde uzata formo (Windows,
Interneto, komputero k.t.p.).
Kaj inverse, kio por niaj "ghisostuloj" shajnas ghusta kaj tradicia formo
(Vindozo, Interreto, komputilo), tio en okuloj de la tuta mondo estas vere
stulta kaj superflua reformo.
Do, se vi bone pripensos tiun dialektikon, vi komprenos, ke mi estas ne
reformisto, sed tradiciisto kaj konservisto (char mi emas konservi
internaciajn vortojn, sed ne kripligi ilin)...
Chiu pasho direkte al internacieco pliproksimigas Esperanton al la mondo,
pligrandigas ghiajn shancojn esti agnoskita.

Vorto "komputilo" ne estas tre sukcesa, char, unue kaj chefe, ghi ne estas
internacia. Due, "ilo" plejofte signifas (devas signifi) simplan
instrumenton: tranchilo, hakilo, skribilo... Komputilo neniel lokighas en
tiu vico. Trie, per komputilo ni ne nur komputas - ni povas per ghi skribi,
legi, pentri, muziki, ech flirti. Ghi estas universala aparato por ajna
agado. Aliflanke, proponata vorto "komputero" estas internacia, do lau
difino de Zamenhof ghi apriore jam apartenas al Esperanto kaj neniu rajtas
ghin malpermesi. Elektu varianton, kiu al vi plachas, kaj vivo montros, kiu
vorto estos pli sukcesa. Mankas kauzo por kvereloj. Se iu pretas KaBeighi
pro tio (forlasi Esperanton), des pli bone. Anstataue venos novaj homoj,
liberaj de dogmoj.
Pri vorto "komputero" insistis akademiano Eichholz (do, ech inter
akademianoj estas saghaj homoj). Bedaurinde, ghis nun prava opinio ne chiam
venkis...

"...Mi suspektas, ke sekva via pasho estos proponi "novan" vorton "fajlo"
anstatau "dosiero"..." - Yury Finkel.
Bona ideo! Mi ne shercas. En la tuta mondo oni uzas anglan vorton "file". Ne
ekzistas komputeristo, kiu ne konus tiun vorton. Sekve, se ni transprenos
tiun vere internacian vorton, ni faros ankorau unu pasheton al ghusta
direkto. Ve, denove iuj esperantistoj estos kontrau. Oni diros, ke "fajlo"
havas alian signifon. Sed tio ne estas tre grava! Ankau en angla lingvo
"file" havas signifon de "fajlilo". Iomete da homonimoj ne malhelpos
komprenadon, ili ne estas eviteblaj en viva lingvo.
Sugestu sekvan pashon, mi petas.

"Ech guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan..."
Tiel same miaj leteroj finfine traboros ech plej firmajn fruntojn! Baldau
chio au preskau chio, kion mi proponas, farighos tutkomuna banalajho. (27.01.99)

N.G.