Chu chies vivo estas netushebla?

Jhus en nia lando okazis terurajho. En unu urbeto, en infanghardenon enkuris
juna viro kun tranchilo kaj komencis buchi la infanetojn. Li sukcesis murdi
tri knabinojn kaj edukistinon, kiu penis defendi ilin, poste forkuris. Oni
kaptis lin kaj, mi esperas, post longaj formalajhoj kondamnos al mortpuno.
Kumiro de tiu maniulo estis sadisto-murdisto Chikatilo, pri kiu mi jam foje
menciis.
Kiam unu organizajho proponis glui paperetojn honore al paco kaj samtempe
deklaris, ke "chies vivo estas netushebla", mi respondis: "ne chies vivo
estas netushebla. Homo, kiu mortigas aliajn, mem perdas rajton je vivo".
Michiel Meeuwissen skribis, ke miaj vortoj estas teruraj ktp. Nu, kara
Michiel, ni povas daurigi la diskuton, des pli ke vi plendis pri manko de
interesaj temoj.
Mi estas konvinkita, ke, abolinte mortpunon, Europo faras grandan eraron.
"Humana" rilato al egaj krimuloj estas krianta maljusteco rilate al la
malfelichaj viktimoj. En iuj landoj plej severa puno estas dumviva mallibero
en komforta chambro kun televidilo kaj dusho! Chu tio ne estas parodio pri
justico, kiu ja devas esti JUSTA? Fari malbonon al malbono signifas fari
bonon, char (-1)x(-1)=1. Sed fari bonon al malbono (kiel alvokas iuj troaj
"humanistoj") estas same kiel fari malbonon al bono.
Oni diras: "Dio donas la vivon, do sole Dio rajtas ghin forpreni". Jes, sed
kial do la murdistoj rompas tiun leghon? Se mi shtelos de vi dolaron, vi ja
rajtas ghin forpreni de mi.
Ankau en E-movado oni ofte krias pri neceso aboli mortpunon, ekzemple
Radikala Partio chiam alvokas: "Ne tushu Kainon!". Do, Habelon oni rajtas
tushi?! Al kiu utilas similaj alvokoj? Certe, al Mallumo, kiu zorgas pri
netusheblo de siaj servantoj.
Estas homoj, kiuj kreas inferon sur Tero (rememoru Holokauston!). Kaj estas
homoj, kiuj volas konstrui Paradizon. Kaj treege eraras tiu, kiu metas
egalosignon inter ili. Anstatau defendi la krimulojn, oni ekpensu pri
senkulpaj bestoj, kiujn ni manghas. La malfelichaj bovinoj, bovidoj kaj
porkoj estas tenataj en malhumanaj kondichoj kaj poste mortigataj por nia
plezuro; sed ili ja same kiel ni kapablas ghoji kaj malghoji, senti doloron
kaj ami siajn idojn. Mi tre aktive subtenas vegetarismon pro humanismaj
kialoj, kvankam ekzistas ankau kialoj ekonomiaj, medicinaj ktp... (24.02.99)

N.G.