Analizo de unu kritiko

Dankon al chiuj pro reehhoj al "konstatoj kaj proponoj". Mi provos respondi
al chiuj. Komence mi analizu reehhon (plej kritikan) de s-ro Pejno Simono.
   ***
"Estas naive - se ne diri - plene stultege - kredi, ke la disvastigho de
Esperanto iel dependas de la enkonduko de litero "w"..." - P.S.
Mi asertas: dependas! Se simplaj internaciaj vortoj kiel "Windows" havas en
INTERNACIA lingvo strangan formon "vindozo", tio povas forpushi iujn homojn.
Se similaj kripligoj estos tro multaj, oni entute chesos serioze konsideri
Esperanton. Kaj kiamaniere P.S. intencas malpermesi mallongigon WWW?
   ***
"...Post enkonduko de "w", tute evidente "th" sekvu..." - P.S.
En personaj kaj geografiaj nomoj - kial ne?
   ***
Koncerne literojn kun supersignoj. Mi ne bezonas esperantigon de mia
komputilo kaj principe uzos "ch, gh...". Tio estas plej simpla solvo. Certe,
iuj literoj (ekz.de s-ro P.S.) aspektos sur mia ekrano strange. Sed tio ne
tre gravas. Mi preferas suferi, ol suferigi aliajn.
   ***
En chiu movado, en chiu partio chiam batalas du aloj: konservemuloj (kiujn
en E-movado oni nomas "ghisostuloj") kaj reformuloj. Tio estas normala
afero. Ankau en Esperanto-movado okazas same. Mi trovighas ie en mezo:
konservemulo, kiam temas pri "Fundamento", kaj reformulo, kiam temas pri
neceso liberighi de malsukcesaj agadoj, reguloj au apartaj vortoj.
   ***
Chu la mondo bezonas nian lingvon?
"...La mondo turnighis, turnighas kaj tute sukcese plu turnighos sen
Esperanto..." - P.S.
Mi kredas, ke Esperanto povas farighi tutmonda lingvo kaj alporti grandan
utilon al la tuta homaro. Do, la mondo bezonas ghin, kvankam ankorau ne
konscias tion. Esperanto estas genia inventajho. Sed kiam oni ankorau ne
uzas iun novan inventajhon, oni ech ne rimarkas ghian mankon...
   ***
Sinjoro Pejno Simono priridas "stulton" de Atestantoj de Jehovo kaj
Krishnaitoj. Tamen ili enkalkulas milionojn da adeptoj, ni povas renkonti
ilin chie. Ili eldonas luksajn revuojn, aranghas pompajn festojn. Do,
almenau iliaj gvidantoj ne estas stultaj. Ni ne priridu ilin, sed provu
imiti!
   ***
"Mi petas pri chio ajn, nur ne pri konstanta semado..." - P.S.
Kial do miri pri manko de rikolto? Kiu ne semis...
   ***
S-ro Pejno Simono plendas, ke de tempo al tempo venas reformuloj "kun
inklino fari stultajn kaj superfluajn reformproponojn"... Sed se diversaj
homoj, ne interkonsentinte inter si anticipe, proponas la samajn aferojn, do
evidente iliaj proponoj estas rezonaj! Kaj kial iufoje homoj foriras de
Esperanto? Chu ne pro tio, ke oni restas surdaj al saghaj argumentoj?
   ***
Mi invitas al nia diskuto aliajn samideanojn. Estu nia
<soc.culture.esperanto> kiel tutmonda E-tribuno. Dume ghin partoprenas tro
malmulte da homoj... (22.01.99)

N.G.