Vochdonado de Zamenhof nun realigebla

En la Unua Libro de Zamenhof estis genia ideo fari tutmondan vochdonadon pri
internacia lingvo. Zamenhof konsciis, ke nur tre malmultaj homoj ekdeziros
lerni lian lingvon. Multaj homoj dirus (tiam, kaj ankau nun): "mi lernus
ghin, se ankau aliaj homoj lernus". Tial la Majstro decidis antaue kolekti
publikajn promesojn lerni la lingvon, esperante kolekti 10 000 000
promesojn. En la Libro estis kuponoj kun teksto: "PROMESO. Mi, subskribita,
promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se
estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.
Subskribo: ..." Oni povis skribi "kontrau", se oni estas kontrau komuna
lingvo ghenerale; kaj "senkondiche", se oni konsentas lerni la novan lingvon
sendepende de kvanto da jam kolektitaj promesoj. Mi ne disponas datumojn pri
rezulto de tiu kampanjo, kaj mi ech ne scias, en kiom granda eldonkvanto
estis eldonita la Unua Libro...

La ideo mem antaue serchi konsenton de homamasoj pri internacia lingvo,
estis genia. Sed nur nun, post apero de Interneto, tia kampanjo estas
relative facile realigebla. Iu E-organizajho povus amase dissendi afishon
kun simila demando: "Chu vi volas, ke la homaro ekuzu internacian lingvon
Esperanto?" Samloke estu du adresoj; se oni respondas al la demando jese,
oni sendu malplenan mesaghon al la unua adreso; se oni kontrauas, sendu
malplenan mesaghon al la dua adreso. Tia vochdonado forprenas nur unu
minuton. Kaj pro graveco de la demando, ghi certe ne kolerigos la
"spamatojn". Oni povus automate sendi al chiu pozitive respondinto pli
ampleksan informon pri Esperanto; en ghi estu adreso, respondinte al kiu la
homo ricevus tutan lernolibron... Mi donacas al vi tre valoran ideon, eble
iu forumano realigos ghin? (05.05.99)

N.G.