Unuigho au sendependigho

Estas malfacile skribi pri politiko kaj naciaj problemoj (tiuj du temoj
estas nedisigeblaj). Eventoj chirkau Jugoslavio montris, ke SCE-anoj havas
tute diversajn opiniojn pri tiuj temoj. Tio estas bedaurinda, char se chiuj
esperantistoj bone sentus la "internan ideon", ili facile trovus ghustan
solvon de chiu politika problemo kaj estus solidaraj inter si, anstatau
stulte disputadi kaj kvereli.
Mi estas por tio, ke chiuj shtatoj, chiuj popoloj unuighu en unu familion.
Devas ekzisti tutmonda shtato kun tutmonda armeo, tutmonda legharo ktp.
Prototipo de la tutmonda shtato jam ekzistas - ghi estas Europo (Okcidenta).
Europo estas kapo de la planedo. Al ghi, t.e. al Europa Unio, devas alighi
USA kaj Rusio (Orienta Europo jam alighas). Tiel, lando post lando, ekestos
la tutmonda shtato. UNo neniam farighos shtato; ghi burokratighis kaj estos
chiam paralizata de maldemokratiaj, ambiciaj shtatoj.
NATO estas prototipo de tutmonda armeo. Tutmonda armeo nepre devas ekzisti
kiel garantiilo de paco. Iuj krias, ke ghi estas "agresema bloko", ke ghin
necesas dislasi, char la "malvarma milito" finighis, ktp; tiuj kriantoj mem
ghis nun pensas kiel dum "malvarma milito". Iuj nomas NATO au USA "tutmonda
ghendarmo". Sed mi pensas: monda ghendarmo devas ekzisti. Se ne ekzistus
polico, tiam chiu krimulo estus nepunebla; same en la tuta mondo. NATO povas
kaj devas militi, kiam necesas.
Kompreneble, NATO bombas Serbion ne por sendependeco de Kosovo, sed por
haltigi genocidon. Tio estas tute diversaj celoj. Sendependigho de
malgrandaj nacioj estas regreso sur vojo al unuigho de la homaro. Ghi vekas
naciismon, stimulas etnan purigon kaj novan subpremadon. Apero de
sendependaj Skotlando, Baskio, Korsiko estas dezirinda nur por areto da
frenezaj naciistoj; por simplaj familianoj kaj saghaj homaranoj tio tute ne
estas necesa. Pripensu, chu sendependigho de Moldavio, Kartvelio, Taghikio
felichigis ties popolojn, evoluigis ilian kulturon, plirichigis la mondan
civilizacion? Multegaj homoj tie songhas pri la felicha epoko, kiam chiuj
vivis en komuna richa kaj potenca Unio. Se Gorbachov estus sagha gvidanto,
li ne detruus Sovetion, sed plidemokratiigus ghin kaj aligus al Europa Unio.
Sed li preferis auskulti "saghajn" sugestojn de intelektuloj similaj al nia
Manvxelo...

Sed tutmonda shtato ne povos kreighi antau ol la homaro akceptos internacian
lingvon. Nur neutrala lingvo neniigos maljustecon inter nacioj. Ju pli
disvastighos Esperanto, des pli baldau unuighos la homaro. Tial ni havas
altan mision kaj grandan respondecon, ni devas chiutage labori por
progresigi Esperanton - lingvon de la estonta tutmonda nacio - Teranoj! (04.04.99)

N.G.