Sagheroj el diversaj epohhoj

Homoj, kiuj chiam ne havas tempon, ordinare nenion faras.
***
Chiam oni povas trovi sufiche da tempo, se uzi ghin bone.
***
Pigro estas stulto de korpo, kaj stulto - pigro de animo.
***
Chiam stulta estas neniu, iam - chiu.
***
Stultajn pensojn havas chiu, tamen saghulo ilin ne eldiras.
***
Nur stultuloj kaj mortintoj neniam shanghas siajn opiniojn.
***
Por instrui alian, oni devas havi pli da sagho, ol por lerni mem.
***
Se vi deziras ricevi saghan respondon - demandu saghe.
***
Saghulo estas malplej sola tiam, kiam li estas en soleco.
***
Sagheta homo estas vazo, saghega - fonto.
***
Chiu audas nur tion, kion li komprenas.
***
Ne ighu tiom richa racie, ke vi ighus malricha kore.
***
Sagha estas ne tiu, kiu scias multe, sed kies scioj estas utilaj.
***
Ne scii pri sia nescio - jen malsano de profanoj.
***
Kiu nenion scias, tiu pri nenio dubas.
***
Ne tiu estas amiko, kiu kompatas, sed tiu, kiu helpas.
***
Okazu kun mi ne tio, kion mi volas, sed tio, kio estos al mi utila.
***
Pli bone estas suferi grandan malbonon ol fari malgrandan.
***
Kiu timas neniun, estas ne malpli forta ol tiu, kiun timas chiuj.
***
Lasu libere esprimighi, se vi deziras audi veron.
***
Neniam konfidu al subulo, kiu trovas neniajn mankojn en sia superulo.
***
Mensogo similas al neghbulo: ju pli oni ghin rulas, des pli ghi grandighas.
***
Lingvo estas vesto de pensado.
***
Deziro estas mil manieroj; nedeziro - mil obstakloj.
***
Kio iras de koro, venas al koro.
***
Oni malofte povas fari sin amata, sed chiam povas fari sin estimata.
***
Ne richajho estas amiko, sed amiko - richajho.
***
Modesta estas ne tiu, kiu ne auskultas laudojn, sed tiu, kiu auskultas
riprochojn.
***
Maloftaj mensoj pereas pro elcherpigho; plejofte ili rustighas pro neuzo.
***
Grandeco de lando mezurighas per grandeco de ghiaj ordinaraj anoj.


=========kolektis kaj tradukis N.G.============(03.07.99)