Rolo de viroj kaj virinoj

Oni proponas enkonduki neutralan pronomon "ri" kaj sufikson "-ich-", char
..."Kiam Zamenhof kreis esperanton, la sociaj roloj de la viroj kaj la
virinoj estis strikte disigitaj. Tial la komunseksa pronomo tiam ne estis
bezonata. Nuntempe la situcio sxangxigxas. Viroj kaj virinoj pli kaj pli
okupigxas pri la samaj aferoj, kaj sekve nun estas tempo adapti la lingvon
al cxi tiu kreskanta egaleco inter la du seksoj."

Chu tio estas vero? Ne. Sociaj roloj de viroj kaj virinoj chiam estos
diversaj. Chu iam viroj povos naski infanojn? Rolo de virino estas naski kaj
eduki estontajn homojn; ghi estas gravega kaj honora tasko. Sufichas eduki
nur unu generacion de homecaj homoj, kaj Tero farighos paradizo. Ghis nun
tio ne okazis, char oni tre malmulte atentas edukadon de infanoj. Kaj se
virinoj strebos imiti virojn en ties profesioj - tekniko, scienco ktp - tiam
infanoj kreskos tute senzorgaj, kaj ili estos kruelaj au stultaj. Tio estas
erara vojo. Virinoj havas tute apartan rolon, kiu neniel estas malpli inda
ol la vira. Viroj estas direktitaj "eksteren" al la mondo, virinoj -
"internen" al animo; viroj konkeras, virinoj gardas. Viroj estas
progresemaj, virinoj konservemaj. Char la seksoj estas tiel diversaj, ili
tiel forte altirighas unu al la alia. Se ili estus tute similaj, chu ili
povus tiel ami kaj bezoni unu la alian? Virino altiras viron per sia
virineco, kaj viro altiras virinon per sia vireco. Memkompreneble, virinoj
povas labori, sed ilia laboro devas esti facila, pura. Chiun pezan fizikan
laboron devas fari nur viroj. Mi ne aprobas multajn sportojn por virinoj.
Tendenco en chio egaligi virojn kaj virinojn, lau mi, estas tre stulta.
Egalrajteco ne signifas samecon. Kaj pro tio ankau proponon uzi sufikson
"ri" mi opinias ne tauga. Se mi vidas homon, por mi estas grave, chu tio
estas viro au virino - de tio dependas niaj rilatoj, konduto ktp. Ech tre
malgrandaj infanoj ekkonscias sian sekson kaj kondutas konforme kun ghi,
preparante sin al estonta socia rolo. Knaboj ne ludas kun pupoj. Tial mi ne
povas imagi ech senseksan infanon, ne parolante pri plenaghulo. Diverseco de
la seksoj estas granda trezoro, ghi estas fonto de amo. Chu necesas batali
kontrau ghi? (03.08.99)

N.G.