Racio kaj Koro

Se mi estus kapabla krei propran Doktrinon, mi nomus ghin: Doktrino de Racio
kaj Koro. Racio kaj Koro estas dialektike interligitaj, kaj estas tre grave
bone kompreni tion. Raciaj homoj estas saghaj, sed ili estas ne chiam
bonkoraj; koraj homoj estas bonaj, sed ili ne chiam estas saghaj. En tio
estas chefa problemo. Homo, kiu amas aliajn homojn kaj zorgas pri ili, estas
bonkora altruisto. Sed altruismo devas esti sagha. Se la altruismo estas
malsagha, t.e. maljusta al si mem, ghi stimulas alies egoismon. Homo devas
esti iomete egoisto. Sed la egoismo devas esti kora, t.e. justa al aliaj.
Tiel same chiuj homoj devas esti patrioto (nacia egoisto). Se ili ne estos
patriotoj, ili stimulos naciismon de aliaj popoloj. Se iu lando ne zorgas
pri siaj justaj interesoj, se ghi efektivigas tro altruisman politikon, ghi
rapide farighas objekto de deekstera agreso au disfalas pro internaj
kontraudiroj (bona ekzemplo - nuntempa Rusio). Tute same estas pri rasoj.
Mia artikolo "Chu mi estas rasisto?" elvokis viglajn protestojn de homoj,
kiuj ne ghisfunde komprenis ghin. Oni jhetis al mi maljustajn akuzojn pri
rasismo kaj ech pri fashismo. Ne estis facile elteni tion. Certe, la
forumanoj, kiuj kritikis min pro mia marda artikolo, faris tion pro sia
bonkoreco; tial mi ne ofendighas al ili, mi nur bedauras, ke ili eksuspektis
min malbonkora. Mi volis diri, ke la raso, kiu ne zorgas pri siaj justaj
interesoj, stimulos alies rasismon. Europo, post sia "rasa sadismo" de la
koloniisma periodo, ne iru al alia ekstremajho kaj ne farighu "rasa
mazohhisto". Tio nun certagrade okazas, kaj mi simple volis atentigi
SCE-anojn pri tio. Se ni havos tabuon pri iuj problemoj, ni ne povos
kompreni ilin. "Mazohhismo" rilate al si, al sia nacio au raso estas same
malutila kiel "sadismo" rilate al aliaj. Mazohhismo estas "malsagha
bonkoreco"; ghi stimulas alies sadismon, t.e. "saghan malbonkorecon".
Pripensu tiun leghon, kaj se vi komprenos ghin, vi chiupashe ekvidos
ilustrajhojn al ghi. Ekzemple, se iuj gepatroj tro dorlotas sian infanon, li
elkreskas kruda kaj kolerema kaj anstatau esti dankema al la gepatroj, ofte
ofendas ilin. Tial che malsaghaj gepatroj ofte estas malbonkoraj infanoj kaj
inverse, che malbonkoraj gepatroj ofte estas malsaghaj infanoj. Ekzistas
malutila teorio pri "netoleremo al malbono". "Netoleremo al malbono" faras
malbonon ankorau pli malbona, jen chio. Tiun teorion disvastigas bonkoraj,
sed ne sufiche saghaj homoj. Multaj malfelichoj okazis kaj ankorau,
bedaurinde, okazos pro tio, ke homoj ne scipovas pensi dialektike. Saghan
malbonulon oni timas, sed malsaghan bonulon oni malestimas. Mi donacas al vi
"oran shlosilon". Estas via elekto, chu eniri au resti antau la shlosita
pordo. (08.04.99)

N.G.