Pri narkomanio kaj alkoholajhoj

Okcidenta civilizo suferas pro narkomanio. Narkotajhoj estas kauzo de multaj
krimoj kaj grandegaj mon-perdoj. Kiel batali kontrau tiu malbono? Pli kaj
pli ofte audighas vochoj, ke uzo de narkotajhoj estas persona afero de homo.
Finfine, estas li mem, kiu pereas pro tiu malutilega kutimo, tial li rajtas
agi tiel, kondiche ke li ne shtelas monon kaj ne estas danghera por aliaj
homoj. En Nederlando jam estas lokoj, kie oni povas legale acheti
narkotajhojn. Iuj vidas en tio "progreson" kaj imitindan ekzemplon por aliaj
landoj. Liberan vendadon de narkotajhoj propagandas konata Radikala Partio.
Oni argumentas, ke legala uzado de narkotajhoj kondukos al ilia
malplikostigho kaj sekve al malprofito por narkomafio. Do, eble, ili pravas?
Ne, ili ne pravas, kvankam permeso uzi narkotajhojn estas logika sekvo de
Okcidenta demokratio. Lau Okcidenta demokratio, persono estas supera
valorajho, kiu estas super socio. Sed tiel ne estas. Persono kaj socio estas
dialektike ligitaj. Kiam persono havas tro grandajn rajtojn, tiam suferas
tuta socio. Chiu homo nur duone apartenas al si mem, sed duone li apartenas
al socio; kaj la socio ne povas rilati indiferente, se li detruas sin mem.
Narkotajhoj detruas "internan homon"; ili "liberigas" la spiriton kaj
principe donas travivajhojn, similajn al tiuj, kiujn havas jogisto dum
proksimigho al Nirvano. Liberigo de spirito estas celo de chies vivo, jen
kial narkotajhoj havas nerezisteblan allogpovon. Sed "liberigho", kiun donas
narkotajhoj, estas falsa; ghi fatale malebligas naturan spiritan evoluon.
Narkomano estas homo, forstrekita el vicoj de kreantoj kaj konstruantoj. Se
narkotajhoj estus legale vendataj, tiam chiu gejunulo ekprovus ilin. Tio
detruos estontan generacion. Feliche, plimulto da shtatoj, ech kiuj tre
fieras pri sia demokratieco, ne emas permesi narkotajojn kaj chiel batalas
kontrau narkomanio.
Sed tiam aperas analoga demando pri alkoholajhoj. Ili kauzas tute saman
efikon kiel narkotajhoj, nur malpli intensan. Dum ebrieco, ligoj inter
spirito kaj korpo malfortighas. Ghuste tio kauzas plezuran senton. Samtempe
spirito - supera "mi" - perdas sian kontrolon super la korpo. Tial ebriulo
ofte faras agojn, pri kiuj li poste hontas rememori. Ofta disshiro de ligo
inter spirito kaj korpo faras la homon malmorala, malsanema kaj tre malbela.
Alkoholismo kontrauas destinon de homo. Chu ankau en Nova Epoko oni
same drinkachos, kiel nun? Demokratieco kaj fi-kutimoj de milionoj,
bedaurinde, dume malebligas malpermesi alkoholajhojn, kvankam tion
necesus fari. Oni povus permesi nur bieron kaj eble malfortan vinon dum
festoj. Movado kontrau narkomanio kaj alkoholismo apartenas al Homaranismo. (23.09.99)

N.G.