Pri masonoj

En mallumaj periodoj de la homaro, kiam chiu libera penso estis persekutata,
ekzistis sekretaj societoj, kiuj studis veran Sciencon pri la vivo kaj
provis realigi eblecojn de Homo: Templieroj, Rozkrucanoj kaj tiel plu. Tiuj
societoj estis fondataj kaj gvidataj (almenau komence) de Luma Hierarkio.
Unu el tiuj societoj, plej konata nuntempe, estis masonoj. Dum mezepoko
kreighis neeltenebla situacio, kiam chiu liberpensulo riskis estis
bruligita. La plej kleraj homoj tiutempe estis arkitektoj, inghenieroj,
masonistoj; inter ili do naskighis masonismo, kiu estis fakte nenio alia ol
okultismo en nova aspekto. Gotikaj katedraloj, planitaj de masonoj, ghis nun
kashas multajn esoterajn sekretojn. Dank'al masonoj, Europo relative pace
liberighis de sufokanta dominado de la eklezio. Nu, kaj poste, kiel chiam,
tiu movado komencis putri. La ligo kun la Hierarkio shirighis. Superaj
masonoj jam ne posedis okultajn sciojn. Ili komencis interbatali por
potenco, ktp. Krome, katolikismo chiam ege penis kalumnii masonojn, pentri
ilin veraj satanistoj. Tiu vorto ech farighis kvazau insulta. Tamen, ech en
XIX-a jarcento multaj eminentuloj estis masonoj, en tiu nombro (en Rusio):
Imperiestro Paulo, Suvorov, Kutuzov, Karamzin, Gribojedov, Pushkin ktp. En
iuj landoj postrestajhoj de masonismo restas ghis nun, sed ili jam havas
nenion komunan kun la originalo. Nun pri sekretaj societoj mankas neceso.
Chiu povas studi Okultismon. Ekzistas multe da diversaj movadoj, kiuj donas
verajn Sciojn. Gravas nur, ke la homo estu preta kaj deziru akcepti tiujn
sciojn. El tiuj movadoj mi plej bone konas Teosofion, fonditan de
Blavatskaja; Agni-Jogon, transdonitan fare de geedzoj Roerich kaj
Spiritismon, fonditan de Allan Kardek. Krome, mi kredas pri ghusteco de
ideoj de dano Martinus. Dum kelka tempo mi havis kontakton kun simila tre
interesa movado en USA, gvidata de geedzoj Profet; chu iu foruma USano scias
pri ili? Revenante al masonoj; iuj stultuloj, ekzemple, kelkaj rusaj
naciistoj, estas ial konvinkitaj, ke Esperanto estas masona lingvo. De unu
flanko, tio estas ega stultajho, char vershajne neniu nuntempa esperantisto
estas samtempe masono. De alia flanko, tio estas iom vera, char ambau tiuj
movadoj devenas el unu alta Fonto... (22.03.99)

N.G.