Pri chakroj kaj malklereco

Homo estas peco de materio, kiu havas konscion. Fakte, li au shi estas ponto
au kanalo inter mondoj fizika kaj spirita. Pere de homoj Materio spiritighas
kaj Spirito materiighas. Ech malsaghulo povas kompreni, ke mekanismo,
ebliganta al spirito libere kaj konscie manifestighi pere de materio, devas
esti ekstreme komplika. Efektive, tiu mekanismo - homa korpo - estas tiom
komplika, ke nuntempa scienco scias nur ereton pri ghi, kaj chefe nur pri la
fizika, plej kruda parto. Antikvaj saghuloj, kiuj studadis homan korpon dum
multaj jarmiloj, instruis, ke homo posedas ne unu korpon, sed plurajn -
minimume sep. Ghuste tion simbolas rusa ludilo "matrjoshka" - sep malplenaj
lignaj pupoj, kiuj kashas sin en unu. La ekstera pupo simbolas korpon.
Unu el malfacilajhoj, malhelpantaj studi "internan homon", estas tio,
ke esplori ghin oni povas chefe elinterne, sed ne elekstere per iuj krudaj
aparatoj. Krom tio, rezultato de eksperimentoj multe dependas de konkreta
homo kaj ech de lia chi-momenta humoro. Malgrau tio, oni sukcese studas
chiujn tiujn fenomenojn; chakroj estas jam fotitaj kaj pri ili ekzistas
grandega literaturo. Evidente, materialoj pri parapsikologio kaj konkrete
pri chakroj abundas ankau en Reto; kiu deziras, povas trovi ilin.
Chakroj (sanskrite tio signifas "radoj"; la vorto estas parenca al
latindevena vorto "cirkloj") apartenas ne al fizika, sed al pli fajna korpo.
Kutime oni kalkulas sep chakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano,
umbiliko, brusto, gorgho, frunto kaj verto. Chiu el tiuj chakroj, kiam plene
evoluigita, donas al homoj iujn "miraklajn" supereblecojn. Krom tiuj,
ekzistas multe da aliaj, malpli grandaj centroj - che shultroj, piedoj ktp.
Kiam chakroj de homo ekfunkcias, por klarvidanto ili aspektas kiel
diverskoloraj lumantaj floroj. En ekstremaj okazoj ilia lumo estas videbla
ech por simplaj homoj; jen kial sur ikonoj oni pentras nimbon chirkau kapoj
de sanktuloj. La nimbo estas lumo, kiun disradias chefa, verta chakro.
Chio tio apartenas al scienco de futuro; ne estas tolereble, ke iuj
esperantistoj - homoj, parolantaj lingvon de futuro - esprimas malkleran
skeptikismon pri ghi. Tio estas sama eraro, kiam homoj, sciantaj preskau
nenion pri Esperanto, deklaras, ke ghi estas "morta" lingvo ktp. Iu malpli
homo scias, des pli neema li estas. Neado estas netoleremo; sed neado de
neado ne estas netoleremo. (-1)x(-1)=(+1). Oni ne devas nei ion sen antaua
informigho, bazante sin nur sur sia racio, pli ghuste - sur siaj propraj
dogmoj. (20.09.99)

N.G.