Patriotismo, Interna Ideo...

Horizonto de diversaj homoj estas diversa: iuj amas nur sin mem, iuj sian
familion, iuj sian popolon, iuj la tutan homaron. Chiu homo, evoluante,
devas trairi chiujn shtupojn. Bebo estas egoisto, infano estas (devas esti)
familiano, junulo estu patrioto, matura homo estu homarano.
Brila ekzemplo estas Zamenhof: kiel junulo li estis fervora patrioto de sia
nacio, sed kiam li spirite maturighis, li dedichis sin plene al laborado por
la tuta homaro.
Propagando de internacia lingvo estas efika nur inter homaranoj, sed
homaranoj estas malmultaj, jen kial nia afero tiel malrapide progresas.
Homaranoj ne estas iaj "superhomoj", sed simple homoj kun matura koro, kiu
ellernis ami chiujn, ne nur sin, siajn familianojn au samnacianojn.
(07.03.99)

Estas vane demandi pri nombro da esperantistoj. Hodiau estas tiom, sed
morgau povas esti tute aliom. Esperantistoj estas kvazau fajrero, el kiu
povas rapide ekbruli granda fajro. Nu, ekzemple, se per Rusia televido oni
montrus lecionojn de Esperanto (necesas ne tro multe da mono, por fari tian
kurson), post ghi en Rusio estus miliondekoj da homoj, kiuj komprenetas la
internacian lingvon. Problemo do estas nur en tio, ke la amaskomunikiloj
trovighas en manoj de tiuj, kiuj ne deziras plisaghighon de la amasoj: oni
chiutage montras nur sensencajn serialojn, stultajn distrajhojn, ktp.
(08.03.99)

Simono: "Mi celas pruvi, ke Esperanto estas tute normala chiutaga lingvo..."
Esperanto estas destinita, por farighi komuna por chiuj homoj de la tero.
Pro tiu altega misio ghi ne povas esti "normala" chiutaga lingvo. Kiam chiuj
homoj, finfine, ekhavos komunan lingvon kaj farighos kiel unu nacio, tiam,
certe, la vivo sur nia planedo farighos tute alia. Chie regos tia sama
atmosfero, kia regas dum E-kongresoj. La sento de frateco, amo, ghojo
chirkauprenos kaj penetros chiujn. Kaj la antausento de tiu estonta felicho
ekde naskigho trovighas en Esperanto. Tiu antausento nomighas "Interna
ideo"... (08.03.99)

Ecott, Martin: "Kiu estas patrioto, tiu ne povas igxi homarano".
Vi miksas patriotismon kun naciismo.
Kiu estas naciisto, tiu ne povas ighi homarano.
Naciismo estas malshato al aliaj popoloj au landoj.
Patriotismo estas amo al sia patrio, al sia popolo.
Kiel amo al sia popolo povas malhelpi ami la tutan homaron?
Homaranismo estas pli largha amo, ol patriotismo, jen chio.
Kiu ne amas sian popolon, kion li alportos al la homaro?
Ne ekzistas bonaj au malbonaj popoloj.
Chiu popolo estas inda je estimo kaj amo.
Kiu ne ellernis ami sian popolon, tiu certe ne povos ami la homaron.
Analoge, kiu ne amas siajn proksimulojn, ne povas ami sian popolon.
Estus tre stulte diri: kiu amas siajn familianojn, ne povas ighi patrioto.
(09.03.99)

Esperantistoj devas akcepti "Internan ideon". Sen tio ili ne progresos. Ech
se ili progresus sen "Interna ideo", tio signifus nenion, char per komuna
lingvo Esperanto oni povas same kvereli, kiel en naciaj lingvoj (kion ni ja
observas chi tie, char kelkaj forumanoj agadas kontrau "Interna ideo").
Malbonkora esperantisto estas plej granda absurdo en la mondo... (09.03.99)

N.G.