Nuntempa sanktulo

"...Postulante de siaj adeptoj altan moralon kaj konstrueman agadon por
komuna bono, Agni-Jogo starigas novan tipon de alta heroo - ne asketo kaj
ermito, sed aganto, trovighanta en la pleja bolado, pleja vortico de la
vivo. La filistra konscio kutimas asocii sanktulon kun templo, kie li
preghas kiel monahho, au antau altaro, kie al li fluas popolo kaj admire
klinas la kapojn sub lia bena manmovo. Oni imagas lin en silenta chelo kun
cherko anstatau lito. Seka, asketa vizagho, mallauta parolo kaj flustro de
monahhejaj kverkoj trans la fenestro. Nigraj sutanoj, kapuchoj, rozario kaj
fingroj kunmetitaj por krucsignado... Ne tia estas sanktulo-konstruanto de
vivo en la nuna tempo. Nek per vesto, nek per ekstera aspekto li diferencas
de aliaj homoj. Kaj laborista kombinvesto, kaj civila kostumo, kaj pastra
sutano, kaj diplomata frako, kaj militista uniformo egale povas servi al li
kiel vestajho.
Li venas ne en fumo de incenso, sed en akra batalo kontrau karierismo,
richeco, kontentigo de mordantaj pasioj... Ne adore klinitajn kapojn vidas
li chirkau si, sed malrektajn suspektemajn mokrigardojn kaj malican
sibladon, kiu kvazau diras: "Vi mensogas... piulon imitas... Vi nin ne
trompos... Ne povas esti, ke vi ne adultas, ne trompas, ne drinkadas, ne
malbonvortas, ne shtelas - kiel ni... Vi nur kashas..."
La malbelaj vespertoj de malica kalumnio flugas post li. Malofte, malofte li
ekvidos demandemajn okulojn de verserchanto, al kiu eblas doni grajnon da
scio... Ankorau pli malofte li renkontos kunfraton, kiu same kiel li
ekbruligis lumon de la koro kaj eliris voki al festeno de la Spirito...
Li renkontos malamon kaj kontrauagon tie, kie nerimarkite, elvokinte neniajn
protestojn, trairus plej ordinara homo, "sklavo de pasioj"..." (03.04.99)

El libro de A.Klizovskij "Kio estas Agni-Jogo"