Ni chiuj estas parencoj

Chiu homo havas du gepatrojn, kvar geavojn, ok gepraavojn, kaj tiel plu. Kun
chiu generacio nombro de la prauloj duoblighas, kaj tiel ni baldau ricevas
kvanton da prauloj, kiu superas tutan homaron. Kiel tio povas esti? Tio
pruvas, ke multaj prauloj estas ligitaj kun ni ne per unu, sed per pluraj
chenetoj. Kaj tio pruvas ankau, ke chiuj homoj havas komunan praularon, do
ni estas gefratoj en rekta senco de la vorto.
La proceso de renovigo de la homaro deduktighas nur al naskado de infanoj.
Tial chiu parenca rilato konsistas el kombinoj de nur du chefaj parencecaj
terminoj: "naskito" (= filo) kaj "naskinto" (= patro). Ekzemple, frato estas
filo de patro, edzo - patro de filo, avo - patro de patro, nevo - filo de
filo de patro... Au, uzante literojn F kaj P: frato - PF, edzo - FP, avo -
PP, nevo - PFF, ktp (Chi tie kaj plue por koncizeco temas nur pri
parencoj-viroj, tial eventuala sufikso -in- ne estas konsiderata). Kiel ajn
miriga tio shajnus, helpe de nur du vortoj - "filo" kaj "patro" - principe
eblas difini parencecon de ajnaj du homoj. Tamen, kvankam ni chiuj efektive
"gens una sumus" (estas unu familio), kiel parencojn estas oportune
konsideri nur tiujn, kies genealogiaj linioj estas observitaj ghis
interkrucigho.
Ne malfacilas rimarki, ke chiuj parencoj estas divideblaj en du klasojn:
tiujn, kiuj havas kun ni komunajn praulojn, kaj tiujn, kiuj havas kun ni
komunajn idojn. Al la unua klaso apartenas, ekzemple, frato, nevo, onklo; al
la dua - edzo, bopatro, bofilo k.a. Rektaj prauloj kaj idoj apartenas
samtempe al ambau klasoj.
Siatempe mi faris ampleksan studon pri tiu temo. Ghi estis prezentita en
Moskva Sciencista E-Klubo. Bedaurinde, chi tie ne eblas desegni belan skemon
en formo de papilio, kiu ilustras la studon. Maldekstra flugilo de la
"papilio" estas parencoj lau idoj (= bo-parencoj); dekstra flugilo de la
"papilio" estas parencoj lau prauloj. Por nomi parencojn lau idoj, Esperanto
posedas utilan prefikson bo-. Rusa lingvo ne havas adekvatan afikson;
kompense rusa lingvo havas specialan vorton "-jurodnyj", por nomi parencojn
lau prauloj. Esperanto ne havas afikson, adekvatan al "-jurodnyj", kaj mi
proponis uzi por tiu celo sufikson -ed-. Tiamaniere, filo de nevo nomighos
nepedo, filo de praavo - avedo, kaj tiel plu.
Lau tiu mia studo, aperas kelkaj korektindajhoj. Frato de mia edzino devus
nomighi edzedo, sed ne bofrato; bofrato estus nur edzo de fratino. Patro de
bofilo nomighu boedzo (ruse: svat). Alia propono: ke la afiksoj bo- kaj -ed-
che neceso ripetighu, same kiel ripetighas prefikso pra-: bofilo, bobofilo
(= patro de bonepo), avededo (= filo de praavedo = nepo de prapraavo), kaj
tiel plu.
Pardonu pro tiu chi iom tro speciala artikolo, sed ghi tushas chiujn; mi
pensis, ke eble por iuj estos interese. (10.04.99)

N.G.