Ne ebla kaj neebla

Miaj planoj estas ne instrui Esperanton kiel lingvon (mi ne havas tempon por
tia Sizifa laboro). Mi volas serchi Homaranistojn - homojn, kies koro jam
maturighis por la "interna ideo" de Esperanto. Tiaj homoj (certe, ili estas
maloftaj) ne bezonas instruadon - ili memstare kaj rapide ellernas la
lingvon kaj siavice farighas ghiaj fervoraj instruantoj kaj propagandistojn.
(17.03.99)

Instrui la lingvon al chiuj senelekte estus stultajho. Homoj, kiuj ne
maturighis kore, ne farighos esperantistoj, ech se ili finos la kurson. Kaj
ech se ili farighos esperantistoj, ili poste influos malbone kaj bremsos
Esperantismon. Jam sufiche da malvarmkoruloj en E-movado... (18.03.99)

Kial homoj dividighas je tiel nomataj "dekstruloj" kaj "maldekstruloj"?
Maldekstruloj estas homoj, kiuj estas bonkoraj, sed ne sufiche saghaj.
Dekstruloj estas saghaj, sed ne sufiche bonkoraj.
Al maldekstruloj mi shajnas esti ekstrema dekstrulo, al dekstruloj -
ekstrema maldekstrulo. Sed mi estas nek tio, nek alio, au, pli ghuste - tio
kaj alio samtempe. Mi estas jogemulo - do, "dekstrulo", kaj komunismemulo -
do, "maldekstrulo". Kiu ne scipovas uzi mian "oran shlosilon", tiu ne
komprenos. (10.04.99)

Kion signifas "neebla"? "Neebla" signifas "kiun oni povas nei". "Ne ebla"
signifas "ne povanta esti", au "kiun oni ne povas jesi". Do, "neebla" tute
ne egalas al "ne ebla". Ne ebla = malebla.
Tiel same: "neenda" signifas "kiun oni devas nei". "Ne enda" signifas
"povanta ne esti", au "kiun oni povas nei".
Sufikso -ind- okupas mezan lokon inter -ebl- kaj -end-. Tial "neinda" (inda
je neado) egalas al "ne inda" (ne inda je jesado).
Tian uzadon diktas logiko, sed aperas demando, chu chiuj homoj estas pretaj
obei la logikon.

Alia nelogikajho: oni uzas "ne devas..." en senco de "devas ne...", kvankam
"ne devas..." reale devus signifi "ne estas devigita...", povas ne...":
mi ne povas respondi = mi devas ne respondi
mi povas ne respondi = mi ne devas respondi
mi povas respondi = mi ne devas ne respondi
mi ne povas ne respondi = mi devas respondi

(17.04.99)