Malliberejoj kaj frenezulejoj

Por elstaraj senkoruloj, kiuj damaghis aliajn homojn, ekzistas malliberejoj.
Malliberejoj estas tre malbona afero. Ili celas puni kaj rebonigi krimulojn,
sed tio preskau neniam funkcias. Kontraue, en malliberejoj, kie krimuloj
estas tenataj kune, ili pli kaj pli malbonighas. Plej kruelaj krimuloj
aranghas sian propran hierarhhion; ili kondutas kvazau "reghoj" kaj devigas
chiujn aliajn obei al ili. En grandaj malliberejoj tuta potenco apartenas al
la "reghoj"; polico preskau neniel rolas en interna vivo de la malliberejoj.
Iuj etnografoj rimarkis drastan similecon inter ordoj en malliberejoj kaj
ordoj en praaj barbaraj gentoj. Praktike, ili estas universitatoj pri
barbareco, kie oni transdonas spertojn pri krimado. Homoj, kiuj ne estas
kruelaj (multaj ja trafas en malliberejon pro eraro), tre suferas tie, kaj
krueluloj ighas ankorau pli kruelaj. Malliberejoj fakte estas insuloj de
infero en nuntempa socio. Kiel eblus solvi tiun problemon? Ni ne povas
imagi, ke en Nova Epoko plu ekzistos tiaj malliberejoj!
De alia flanko, ekzistas ankau ejoj por elstaraj senraciuloj - frenezulejoj.
Frenezuloj, same kiel krimuloj, estas tre diversaj. Mi ne aprobas, ke oni
dum multaj jaroj subtenas vivon de nekuraceblaj idiotoj, kiuj ech ne
kapablas sin priservi. Planteca ekzistado ne indas je homo. Tio estas kruela
ne nur al la priservantoj, sed ankau al la idiotoj mem. Ilia spirito ne
povas libere manifestighi (eble, mankas iu el la "matrjoshkoj") kaj
trovighas en siaspeca malliberejo. Shajnas, ke plej humana solvo estus lasi
ilian spiriton reen en spiritan mondon por iama nova, pli sukcesa
enkarnigho. Sed kompletaj idiotoj estas nur malgranda parto inter
frenezulejanoj. Aliaj frenezulejanoj estas preskau tute kiel ni. Kun ili
eblas paroli, amiki kaj kunlabori. Homa psiko estas treege komplika. Multaj
homoj frenezighas au shajnas frenezaj pro tio, ke ilia psiko iom
diferencas - iufoje en pli bonan flankon - de tiu de ceteraj homoj. En
frenezulejoj abundas fenomenaj pentristoj, talentaj verkistoj, ktp.
Senkoreco estas malsano de koro, kaj al krimuloj ni devas rilati kiel al
malsanuloj (*). Mi prezentas paradoksan kaj unuavide ridindan ideon unuigi
malliberejojn kaj frenezulejojn. Tiuj du tipoj de homoj - krimuloj kaj
frenezuloj - dialektike kompletigas kaj reciproke helpos unuj aliajn.
Vidante mensmalsanulojn, krimuloj kunsentos al ili. Kaj la mensmalsanuloj
povos lerni che la krimuloj normalan konduton. Tio estas genia kaj humana
solvo; se tiu temo interesas forumanojn, mi daurigos ghin.

(*) Plej kruelajn krimulojn, infanmurdistojn ktp oni devas mortigi. Ili ne
estas kuraceblaj, same kiel idiotoj. (22.09.99)

N.G.