La origino de la justico

Allardjo wrote in message...
>What are the bases of Justice?
>Is the natural inequality among Mankind(If all men were naturally equal,
>they wouldn't be individuals)  one of these hurdles?
>
Chiuj homoj - viroj kaj virinoj, infanoj kaj maljunuloj - havas egalajn
rajtojn. Sed chiuj homoj estas tre diversaj. Iuj homoj estas saghaj, iuj ne
tiel saghaj; iuj havas grandan talenton pri io, iuj maldiligentas kaj
malkapablas. Tiel estis kaj estos chiam. Homoj jam naskighas diversaj, char
chiu novnaskito kunportas sian sperton, kiun li ricevis dum pasintaj vivoj.
Chiu shtato estas hierarhhio. Teorie, supre devas esti plej elstaraj
geniuloj. Pri tio skribis jam Plato, kaj li estis prava. En antikva Hindio
oni dividis homojn lau 4 kastoj - brahmanoj, kshatrioj, vajshjoj kaj
shudroj. Proksimume same estas organizita chiu shtato: supre estas
politikuloj, ideologoj, filozofoj; armeanoj, policanoj, juristoj gardas
ordon en la shtato; oficistoj, komercistoj organizas vivon de la shtato;
shudroj produktas chiujn necesajn varojn. Marksismo nomas tion klasoj, kaj
alvokas al klasbatalo, t.e. ke chion regu "shudroj" kaj ke aliaj klasoj ne
estas necesaj. Sed tio ne eblas, kaj ech en lando de venkintaj "shudroj" -
Sovetunio - rapide kreighis granda shtata aparato, sekureca servo ktp.
Anarhhistoj tute neas klasojn; ili diras, ke necesas nenia organizo kaj ke
chiu homo vivu tute sendepende de aliaj, neniun obeante nek servante.
Kompreneble, tio signifus plenan detruighon de la homa socio. Tio estas
falsa justeco. Vera justeco kushas tute ne en egaleco, t.e. ne en tio, ke
chiuj homoj faru saman laboron au okupu same altan au malaltan postenon;
vera justeco estas en tio, ke chiu homo estu en sia loko. "Jedem das
Seine" - ghi estas ghusta frazo, kvankam fiuloj kompromitis ghin (tiu
surskribo estis super pordego en Buchenwald). Mi ne scias, chu vin
kontentigis mia respondo? Chu vi komprenis ghin? (19.09.99)

N.G.