La lastaj vortoj de Zamenhof

La 14-an de aprilo 1916 Zamenhof mortis. Sur lia skribotablo kushis
kvarpagha papero, kun la lastaj notoj kiujn li skribis per krajono, skizante
artikolon:
"Chio, kion mi nun skribas, naskighis en mia kapo ne nun, sed antau kvardek
jaroj, kiam mi havis la aghon de 16 ghis 18 jaroj; malgrau ke mi de tiu
tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn,
miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskau tute ne shanghighis.
Dum en la mondo scienca mi perdos chian estimon, mi samtempe en la mondo de
kredantoj trovos nenian kompensan simpation, vershajne nur atakon, char MIA
kredo estas tute alispeca ol ILIA kredo... Estus pli prudente, se mi
silentus, sed mi ne povas.
"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi
kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia
denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi
perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
nekredado mi atingis chirkau la agho de 15-16 jaroj. Tio estis ankau la plej
turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj chian sencon
kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante
en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreighis, oni ne scias
pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej
malgrandan sekundeton, baldau forputros por chiam, kaj dum chiuj venontaj
senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ghi neniam plu reaperos. Por kio mi
vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Char estas ja
tiel sensenca, tiel ridinda...
Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leghoj en
la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."

(ZAMENHOF de M.Boulton)

<citajho lau revuo "Kosmos" 3/1995>
(29.05.99)