Kvar tipoj de homoj

Ekzistas kvar tipoj de homoj.
1. Homoj-egoistoj. Ili zorgas nur pri siaj propraj interesoj, ech se ili
kontrauas interesojn de plej proksimaj homoj. Ekzemplo: trodorlotita infano,
kiu postulas multekostan ludilon, au alkoholulo, kiu shtelas monon de sia
edzino, por fordrinki ghin... Egoistoj estas plej malsupera tipo de homoj.
Ili ne estas tre multenombraj.
2. Homoj-familianoj. Pli supera kaj plej multenombra tipo. Ili amas siajn
familianojn kaj zorgas pri ili. Plimulto da virinoj apartenas al tiu tipo.
Ili amegas siajn idojn, dum tuta vivo kuiras, lavas tolajhon, ktp. Bona
familiano-viro estas majstro en sia hejmo, li chiam ion riparas,
konstruas... Tamen, se interesoj de la familiano ne disvastighas ekster sian
familion, li estas nur limigita filistro.
3. Homoj-patriotoj. Ankorau pli alta tipo. Kiam iu popolo travivas politikan
kataklismon, tiu tipo farighas tre multnombra; al ghi komencas aparteni ne
nur politikemaj viroj, sed ankau virinoj kaj ech infanoj. Patriotoj ne
rigardas sian familion kiel superan valoron. Ili estas unuigitaj per
interesoj de sia nacio, kaj pro tiuj interesoj ili estas pretaj ech oferi
sian vivon. Kio devigas kurdojn bruligi sin? Kio instigas palestinajn
knabojn jheti shtonojn al izraelaj soldatoj? Patriotismo. Sed se patrioto ne
estimas justajn interesojn de aliaj nacioj, li estas naciisto. Naciismo
estas tre danghera. Pro ghi okazis chiuj militoj en la historio.
4. Homoj-homaranoj. Supera tipo. Ili estas samtempe kaj egoistoj, char
kontentigas siajn bezonojn, kaj familianoj, char zorgas pri siaj
proksimuloj, kaj patriotoj, char amas sian patrion. Sed plej grava valoro
por ili estas la tuta homaro. Ili konstante konscias sian apartenon al
tutplaneda homa familio. Tiu supera tipo de homoj nun estas, bedaurinde,
malmultenombra, sed al ghi apartenas plej elstaraj sciencistoj, politikuloj,
pensuloj, religiaj moshtuloj, verkistoj, artistoj kaj tiel plu.
Plej bonaj esperantistoj apartenas al tiu supera tipo. Kreskon kaj venkon de
Esperanto malhelpas ne iuj (realaj au elpensitaj) malavantaghoj de la
lingvo, nek aliaj kauzoj, sed nur malmultnombreco de homaranoj sur nia
planedo. Nun, kiam ni venas al 3-a jarmilo, kreskos "tutplaneda solidareco",
"globala patriotismo", kaj nombro de homaranoj rapide kreskos. Tiam multaj
homoj ekpensos pri estonta tutmonda lingvo kaj ekdeziros lerni Esperanton.
Do, levu la nazon, homaranoj! Ne auskultu lacajn skeptikulojn! Nia afero
estas prava, la venko estos nia! (06.03.99)

N.G.