Сиделка без проживания — Сиделки с медицинским образованием. Цены обсуждаются (patronage-city.ru)

Работа в вебкам студии администратором — работа вебкам (cherrystudio.su)

Kvankam-tamen kaj aliaj paroj

"Por" signifas celon, "pro" - kauzon. En iuj lingvoj oni ne klare distingas
tiujn prepoziciojn. Kiel estas pli ghuste: "mi dankas vin por helpo" au "mi
dankas vin pro helpo"? Tute evidente, ke oni dankas vin pro jam farita ago,
kiu estas kauzo de la dankado. Tial pli ghuste estas uzi "pro": "dankon
pro..." Ekzistas fajna interligo inter tiuj vortetoj.

Vortoj "apenau" kaj "preskau" estas dialektike ligitaj. "Apenau" signifas
"preskau ne", kaj "preskau" signifas "apenau ne":
Mi apenau legas germane = mi preskau ne legas germane;
shi apenau ne falis = shi preskau falis.
"Apenau" signifas malgrandan gradon, preskau neniom. "Preskau" signifas
grandan kvanton, preskau chiom. (Pri tiu paro mi jam skribis)

Alia simila paro estas "kvankam" kaj "tamen". "Kvankam" signifas "malgrau
(tio) ke...", kaj "tamen" signifas "malgrau tio...":
Kvankam pluvis, ni promenis = malgrau ke pluvis, ni promenis.
Pluvis, tamen ni promenis = pluvis, malgrau tio ni promenis.

El supra ekzemplo oni povas vidi, ke ankau partetoj "(tio) ke" kaj "tio"
estas dialektike ligitaj:
Estis sune, pro tio negho degelis.
Negho degelis, pro tio ke estis sune (= char estis sune).

Ankorau unu paro: "jam" kaj "ankorau".
Chu li jam satighis? - Ne, li ankorau ne satighis.
Chu li ankorau volas manghi? - Ne, li jam ne volas manghi.
Iuj uzas "ne jam" en senco de "ankorau ne" kaj "ne ankorau" en senco de "jam
ne". Eble, tia uzado estas logika, sed por multaj ghi shajnas nekutima. (01.09.99)

N.G.