• новая стоимость охранных услуг для различных типов предприятий

"Krokodileto" kaj aliaj aferoj

Eldonado de E-gazeto por infanoj estas bonega afero, kaj ghin necesus
daurigi. Sed, char kvanto da E-infanoj estas tre malgranda, eble valorus
plueldoni "La krokodileton" en du lingvoj: nacia kaj Esperanta (t.e. chiu
numero estu dulingva). Esperanta parto (destinita por E-infanoj de la tuta
mondo) estus dedichita al tiu lando, nacio kaj vivo de tiulandaj infanoj;
nacia parto (destinita por tiulandaj infanoj) estus dedichita al Esperanto,
paco kaj vivo de diversaj popoloj. Eble, la nacia abonantaro sufichus por
subteni ekziston de la gazeto...

Fakte, la titolo mem ("Krokodileto") sugestas tiun solvon. (17.11.99)

Chapelilo ne estas necesa. Oni povas tute senkoste uzi h-metodon. Tio
perfekte solvas la problemon. E-tekstoj, skribitaj per h-metodo, aspektas
internacie kaj estas legeblaj absolute por chiuj, ech kiuj tute nenion scias
pri Esperanto kaj ghiaj supersignoj. (18.11.99)  

Homojn en E-kluboj devas unuigi entuziasmo pri la internacia lingvo kaj pri
unuigo de la homaro. Kiomgrade tiu au alia klubano jam scias Esperanton, tio
ne estas tro grava kaj ne devas influi la membrecon.

Dum oni akcentas nur la lingvon, sed ne la ideon, tiam chefajn postenojn povas okupi senideaj lingvanoj. Tiam komencighas malkontento, konfliktoj, homoj senrevighas kaj foriras. (19.11.99)  

Soc.realismo estas ghusta stilo. Ghi estas idealisma realismo (diference de
senidea kaj ofte kruda naturalismo) - realismo, kiu ne simple montras
realecon, sed ankau influas ghin, klopodas plinobligi homojn. (20.11.99)  

Chiu eco havas du ekstremajhojn. Ghi povas esti bona kaj malbona.
Patriotismo estas bona, sed naciismo estas malbona.
Severa justeco estas bona, sed kruela venghemo estas malbona.
Singardemo estas bona, sed timemo estas malbona.   Tiel same kuragho estas bona, sed senpripensa sin-malgardemo estas malbona.
Ne eblas diri, ke tiu au alia eco estas chiam bona au malbona. Chio dependas
de cirkonstancoj. (08.12.99)

La revo pri Homaranismo Tutmonda estos realigita sendepende de tio, chu iuj
E-lingvanoj kredas je tio au ne. Tio ne estas nur _mia_ revo, ghi ech ne
estas inventajho de Zamenhof. Tio estas idealo, komuna al chiuj pensuloj de
chiuj epokoj. Kaj nun ghi estas urgha imperativo. Mi volus, ke chiuj
esperantistoj rememoru originan celon de sia lingvo kaj ekbatalu por
Homaranismo. Koncerne la lingvon... Se chiuj homoj ekparolus komunan
lingvon, tio per si mem ne solvus problemojn. Tamen, ni devas kredi kaj
labori por tio. Pesimismo paralizas niajn fortojn. (09.12.99)