Konsumado - celo au rimedo?

Komunismo ne instruas malrichecon. Malricheco estas malbona, char malricha
homo ne povas kontentigi siajn korpajn kaj animajn bezonojn. Chiu homo devas
havi hejmon, bonan, sanigan manghon, bone salajratan laboron ktp. Komunismo,
fakte, instruas chies richecon. Sed richeco ne devas esti celo de unuopa
homo au de tuta socio. Materia bonstato estas nur necesa ilo por ke homoj
povu atingi sukcesojn en pli superaj sferoj de sia agado, ekzemple en
scienco, moralo, socia aktiveco. Kiam Komunista Partio de Soveta proklamis
materian bonstaton kiel celon, tiam en ghin amase ekpenetris karieruloj kaj
aliaj senideaj pseudokomunistoj. Tio estis erara vojo. Homoj vivas ne por
manghi, sed manghas por vivi. Produktado de varoj kaj teknika progreso estas
necesaj nur kiel instrumentoj por morala perfektigado de la homaro. Pri tio
jam pensas kaj skribas chiuj eminentaj verkistoj, politikistoj, sciencistoj,
tiu problemaro estas vaste debatata en diversaj simpozioj. Chiuj venas al
komuna konkludo: la homaro devas urghe reorienti sian evoluon kaj akcepti
novajn viv-valorajhojn. Fakte (kaj tio estas neevitebla), multaj ech
okcidentaj pensuloj agnoskas kernan justecon de socialismo kaj komunismo.
Kapitalismo estas senidea socio, en kiu chiu homo vivas por si mem. En
kapitalismo okazas kruela batalado inter homoj, char chiu deziras esti
richa; kiu ne estos sufiche lerta en tiu batalo, tiu povas fali en ekstreman
mizeron. Grandega distanco inter richeco de unuj kaj malricheco de aliaj
faras samlandanojn malamikoj. Kiam mono estas sola idealo, tiam validas
legho "homo homini lupus est". Krom tio, kapitalisma ordo neeviteble
kondukas al pli kaj pli granda produktado, kio damaghas naturon. USA
produktas pli ol duonon da mediaj malpurajhoj. Se multaj aliaj landoj
proksimighos al tia nivelo, tiam sur la planedo ne restos fresha aero, pura
akvo ktp. Sed se oni tutmonde akceptos moralajn prioritatojn, tiam multaj
problemoj estos facile solveblaj. Mi estas konvinkita, ke devas ekzisti
tutmonda shtato, tutmonda socialismo, tutmonda moralo, tutmonda lingvo. Chio
tio ne estas evitebla, demando estas nur, chu la homoj estos sufiche raciaj
por baldau kompreni tion, au ili ankorau devas travivi diversajn
kataklismojn, ekologian katastrofon au novan mondmiliton, por finfine
plisaghighi? (02.10.99)

N.G.