Kion instruas la Sekreta Doktrino

Mallonge pri Je.P.Blavatskaja (1831-1891). Naskighinte en nobela rusa
familio, shi ekde infaneco posedis neordinarajn psikajn kapablojn, similajn
al tiuj de Kaliostro, Jakov Boeme au Svedenborg. En 17-jara agho shi estis
edzinigita al maljuna generalo, sed baldau forkuris de li kaj komencis
vojaghi tra la mondo. Shi vizitis Egipton, Turkion, Anglion (tie shi
renkontis sian Guruon, antaue viditan en songhoj), Hindion, Chinion,
Japanion, ambau Amerikojn k.a. En 1864 shi finfine atingas sian celon -
Tibeton, kie dum 8 jaroj lernas ezoteran sciencon sub senpera gvidado de la
Grandaj instruistoj - Mahatmoj. Kiam shi revenis en Europon, shi jam posedis
neelcherpeblajn sciojn kaj unikan magian potencon. En 1875-a jaro en
Nov-Jorko Blavatskaja fondis Teozofan Societon. En 1878-a jaro la Societo
translokighis en Hindion, sed tiea klimato malbone efikis la sanon de Jelena
Petrovna. Lastajn jarojn shi vivis en Londono, verkante multajn librojn kaj
artikolojn. (Tiam okazis dramaj eventoj por Blavatskaja kaj shia afero.
Jezuitoj subachetis shiajn servistojn en Hindio, kaj tiuj deklaris shin
charlatanino. Oni inspiris grandiozan kalumnian kampanjon kontrau
Blavatskaja kaj shiaj amikoj, kio multe malhelpis al disvastigho de
Teozofio)

"Sekreta Doktrino" (subtitolo: "Sintezo de scienco, religio kaj filozofio")
estis chefa verko de Je.P.Blavatskaja. Lau amplekso ghi superas Biblion kaj
konsistas el du chefaj partoj: "Kosmogenezis" kaj "Antropogenezis", kiuj
siavice dividighas je diverstemaj chapitroj. La verkego komencighas per
prahistoria manuskripto "Stancoj Dzian", kiuj simbole traktas naskighon kaj
evoluon de Universo, formighon de la Suna sistemo kaj historion de unuaj
homaj rasoj; pluaj centoj da paghoj detale klarigas kaj komentas la
"Stancojn".
Chio en Kosmo pulsas, alterne aktivas kaj "ripozas". Post chiu Pralajo -
periodo de neekzisto de Universo - komencighas nova Manvantaro - tago de la
Kosmo, kiam Logos (Dio) kun siaj servantoj - Planedaj spiritoj, Kreantoj de
mondoj - komencas krei la materion, stelojn, planedojn. Chio en Universo
evoluas, perfektighante. Planedoj, same kiel homoj, vivas kaj mortas,
transdonante sian energion al alia planedo. Vivo sur Tero devenas de Luno:
niaj animaloj estis vegetajhoj sur Luno, vegetajhoj estis mineraloj. Kiam
nia planedo finos sian evoluon, ghia vivo akiros novajn formojn sur alia
planedo: niaj animaloj farighos homoj, sed homoj farighos Angheloj...
Unuaj homoj sur Tero estis eterecaj, kvazau fantomoj, kaj ne posedis racion;
ili estis senseksaj kaj nemortemaj. Post multaj milionoj da jaroj ilin
anstatauis dua, pli materia raso - ghi estis ambauseksa (hermafrodita) kaj
naskadis per ovoj. Nur en tria raso homoj akiris tute fizikan korpon kaj
dividighis je viroj kaj virinoj. Unuaj rasoj estis tre altkreskaj, sed
poiome malplialtighis. Tamen ech homoj de tria raso, Lemuroj, estis altaj je
pluraj metroj ("Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo" Genezo, 6 - 4). Pri
iliaj dimensioj donas imagon la famaj statuoj de la insulo de Pasko - la
sola restinta parto de Lemurio, pereinta antau 4 000 000 jaroj.
Vanaj estas chiuj provoj de arkeologoj elfosi ligan "cheneron" inter simioj
kaj homo. Ne homo devenas de simio, sed, kontraue, simio devenas de homo.
Simioj (antropoidoj) naskighis, kiam fruaj homoj, havintaj alian anatomion
ol ni, parighis kun diversaj animaloj. Tiam naskighis ankorau multaj
monstraj hibridoj, kiuj poste formortis.
Ne chiam la kontinentoj estis samaj, kiel nun. Tero periode renovigas sian
"hauton". Kiam vica raso finas sian evoluon, tiam ghia kontinento pereas kaj
el sub akvoj levighas nova kontinento, kie loghos sekvanta raso. Kvara raso
estis Atlantoj. Atlantido havis tre altan civilizon: ghi pereis antau 850
000 jaroj (ghia lasta parto - insulo Posejdonis dronis antau nur 12 000
jaroj): iom pli frue komencighis historio de nia kvina, blanka raso. Entute
estos 7 rasoj. Homoj de sesa raso estos similaj al Budho kaj Kristo, t.e.
jam duondioj. Lasta raso estos neimageble perfekta: homoj de sepa raso estos
lumantaj kaj flugantaj, chionsciaj kaj chionpovaj...
La "Sekreta Doktrino" same kontrauas nunan sciencon: astronomion, fizikon,
biologion, historion - kiel tiuj chi sciencoj kontrauas la dogman religion;
sed novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos chion en ghi skribitan... (31.03.99)

N.G.