Kio okazas en SCE?

Simono pravas, kiam li diras, ke lumaj esperantistoj (kiujn li nomas
"vilaghaj idiotoj") estas malmultaj. Sed ankau mallumaj esperantistoj estas
ne tre multaj. Plimulto apartenas nek al tiu, nek alia tendaro. Ghi estas
silentema kaj pasiva, ghi iras tien, kien oni ghin kondukas. Ili estas
ghenerale bonaj kaj simpatias al lumuloj, sed ili ne kuraghas partopreni la
batalon. Plimulto en SCE preferas akcepti regulojn, kiujn al ili altrudas
mallumuloj. Oni babilas pri politiko - ghi estas grava temo, sed en politiko
ni nenion povas shanghi, char chion anstatau ni decidas fiaj politikistoj;
au pri unuopaj E-vortoj - uzadon de unuopaj E-vortoj ni povas shanghi, sed
tiu temo ne estas grava. Babilado pri tiuj temoj ne estas danghera por
mallumuloj. Ili permesas ghin, char ili deziras, ke SCE restu senutila. Sed
kiam iu bona esperantisto ekparolas pri demando, kiu estas grava kaj kiun ni
povas shanghi, kiam li provas fari ion, kio progresigos Esperanton, tiam
komencighas furioza batalado kontrau ghi. Chiuj rimedoj estas aplikataj en
la batalo kontrau li: insultoj, denuncoj, kalumnioj... Tia teatrajho estas
ludata ne nur en nia forumo, sed fakte, sur la tuta tero, char chie regas
mallumuloj. Vi demandos - kial? Mi volonte klarigos. Mallumuloj estas homoj,
che kiuj racio estas pli evoluinta, ol koro. Malbonaj homoj estas plejofte
pli saghaj, ol la bonaj. Ili facile akiras richecon kaj gravajn postenojn en
chiu entrepreno, partio, movado. Bonaj homoj estas simplaj, naivaj,
kredemaj; estas facile ilin trompi kaj regi. Tial chie - ekmemoru! -
malbonaj saghuloj regas bonajn malsaghulojn. Chiu malbono sur la tero sekvas
el tio. Shanghi tiun situacion povas nur homoj, kiuj estas samtempe bonaj
kaj saghaj; sed ili, bedaurinde, estas tro malmultaj. Ekzistas ankau kvara
kategorio de homoj - malbonaj kaj malsaghaj, sed ili estas preskau
sendangheraj. Miaj vortoj povas al iu ekshajni abrakadabro, sed kredu, mi
scias, kion mi parolas. Mi lernis lau saghaj libroj; nur idiotoj kaj
satanistoj povas opinii min idioto kaj satanisto. En nia forumo dominas tute
ne tipaj esperantistoj; mi havas amikojn en multaj E-asocioj, en "Legio de
Bona Volo", "Movado sen Nomo", Pacifista movado "Tutmonde", inter
vegetaranoj kaj tiel plu. Chie estas multe da bonegaj homoj, nur chi tie
estas vera zooparko, siaspeca "Jurassic Park" - parko de Jura periodo, kie
loghas dinozauroj... La mallumuloj konstruis fortikan bastionon en
<soc.culture.esperanto>, char ghi povas fari tre grava E-centro en
Interneto. Nu, hodiau ili venkis, eble ili venkos ankau morgau. Sed ili ne
povos venki chiam kaj chiujn. Esperanto venkos, malgrau la esperantistoj! (01.04.99)

N.G.