Kiel "plibonigi" pronomojn?

Tio estas skizo el mia arkivo (ne tre serioza):

Kial personaj pronomoj finighas per -i? Zamenhof uzis kiel modelon rusajn
"ty", "my", germanan "sie", anglajn "he", "she". Sed -i estas verba finajho!
Pli logike estus, se la personaj pronomoj finighus per -o: mo, vo, lo, sho,
gho. Anstatau "ni" estus "moj", anstatau "ili" - "loj", "ghoj" au "shoj".
Anstatau "vi" estus du pronomoj: "vo" (singulare) kaj "voj" (plurale).
Akuzative: mon, von, lon, shon, ghon; mojn, vojn, lojn, shojn, ghojn.

Posedaj pronomoj, nature, aspektus tiel: ma, va, la, sha, gha; moja (= nia),
voja, loja, ghoja*, shoja.
(*bedaurinde, vorto "ghoja" ekhavus du signifojn)

Pli mallongaj formoj de la posedaj pronomoj estus pli oportunaj, kaj simile
povus mallongighi ankau tabelpronomoj. Tion antauvidis jam Zamenhof mem. Li
proponis ellasi literon "i" kaj anstataui ghin per apostrofo ('), skribante:
k'u, k'a, k'e (citajho lau Kalocsay: "Tutmonda sonoro", pagho 566).

Do, lau ideo de Zamenhof mem, tabelpronomoj povus aspekti tiel:
k'a, k'al, k'am, k'e, k'el, k'es, k'o, k'om, k'u;
t'a, t'al, t'am, t'e, t'el, t'es, t'o, t'om, t'u;
'a, 'al, 'am, 'e, 'el, 'es, 'o, 'om, 'u;
ch'a, ch'al, ch'am, ch'e, ch'el, ch'es, ch'o, ch'om, ch'u;
nen'a, nen'al, nen'am, nen'e, nen'el, nen'es, nen'o, nen'om, nen'u.

Au ech tiel:
ka, kal, kam, k'e, kel, kes, ko, kom, ku;
ta, tal, tam, te, tel, tes, to, tom, tu;
a, 'al, am, e, 'el, es, o, om, u;
cha, chal, cham, ch'e, chel, ches, cho, chom, ch'u;
nena, nenal, nenam, nene, nenel, nenes, neno, nenom, nenu.

Mi longe teoriumis tiamaniere, sed poste mi venis al konkludo, ke oni ne
povas kaj nepre ne devas shanghi ion en bazo de Esperanto. Unueco de
esperantistoj estas supera valorajho. Stultaj shanghoj havas nenian shancon
realighi, sed bonaj shanghoj estas tre dangheraj, char ili povus kauzi
skismon. Do, prefere Esperanto restu senshangha! (01.08.99)

N.G.