Kiel esperantigi Rusion

Malgrau iom sherca titolo, mi tute serioze skribos miajn proponojn.
Necesas krei forumon por rusiaj esperantistoj, similan al SCE. En Rusio
estas sufiche multe da E-kluboj kaj aktivaj esperantistoj, sed informado pri
ili estas tre malbone organizita. Necesas fari tiel, ke chiu aktivulo kaj
chiu E-klubo havu komputilon kaj regule sendadu al la proponata forumo
informojn pri sia agado. Estus pli bone, se oni uzu che tio nacian lingvon,
por ke chiu eksterulo povu cherpi tie informojn pri E-movado. Tiu forumo
estus loko, kie oni povu intershanghi ideojn, ricevi konkretan lingvan
konsilon, debati pri estonteco de Esperanto ktp - nu, tute simile kiel tio
okazas che ni. Nun en Rusio okazas diversaj "trejnadoj de aktivuloj"; ili
tre sukcese povus okazi en la reto, ili povus esti chiutagaj kaj por tio
tute ne necesos ien veturi. Tiu forumo funkcius kiel chiutaga kongreso de
rusiaj esperantistoj, kiel ilia chiutaga jhurnalo kaj komuna organo. Mi
estas certa, ke tia forumo ighus iom post iom unu el plej viglaj. Por rusoj
ekzistas tre multe da retaj forumoj, kial ne krei ankorau unu - por la plej
nobla celo? Kiel oni organizas tion? Mi audis, ke necesas kolekti iom da
subtenantoj kaj poste organizi vochdonadon. Kiom da vochoj necesas? En chiu
okazo, che granda deziro oni povus solvi tiun pure teknikan taskon. Kaj
dume, por priparoli tion kaj preparighi al tio, oni povus uzi dissendoliston
<esperantorus>. Mi kore invitas chiujn rusiajn esperantistojn, kiuj deziras
progresigi Esperanton en Rusio, alighi al nia grupo. Por tio necesas sendi
malplenan mesaghon al <[email protected]>. Mesaghojn oni
sendu al <[email protected]> (ankau ne-membroj povas sendi
mesaghojn). Oni skribis chi tie, ke por rusoj jam ekzistas forumo
<fido7.esperanto>. Sed ghi ne estas abonebla por tre multaj miaj amikoj kaj
por mi mem. Kiom mi komprenis el letero de fido7-gvidanto Anatolo Gulidov,
li ne estas tre entuziasma pri la afero, kaj lia konferenco estas
malviglega. Tion mi ne povas kompreni. Ankau iuj aliaj rusiaj esperantistoj,
kun kiuj mi dividis tiujn ideojn, ne eklamighis per ghi. Chu oni ne
komprenas brilajn perspektivojn, kiujn malkovros reta forumo por rusiaj
e-istoj? Au oni simple ne volas ion ajn shanghi, ne volas popularigi
Esperanton por ne perdi specifan familian atmosferon, kiu regas inter
multjaraj aktivuloj? Mi volonte ricevus respondojn al tiuj demandoj. Chio,
kion mi skribis, povas rilati ankau al aliaj landoj, tial mi aperigas la
ideojn chi tie. (25.06.99)

N.G.

P.S. Grupo <esperantorus> ne plu ekzistas.