"Internaciistoj" kaj "puristoj"

Esperantistoj-"internaciistoj" emas akcepti tiun formon, kiu jam estas
akceptita de granda plimulto da homoj (neesperantistoj).
Esperantistoj-"puristoj" kontrauas tion; ili opinias, ke Esperanto devas
havi sian propran, originalan formon. Sed "puristoj" devas antaue
interkonsenti, kiun nome formon elekti. Tial ili senfine disputadas inter
si, kaj tio estas ilia chefa problemo.

Bona ekzemplo estas: alfabeto. "Internaciistoj" emas akcepti internacian
alfabeton, sen supersignoj. "Puristoj" kiom-ajn-koste deziras uzi
supersignojn, proponante por tio diversajn malsamajn programojn. Au priponas
uzi ^-skribadon au x-skribadon, neniom atentante tutmondajn kutimojn kaj
gustojn.

Fakte, "puristoj" estas E-naciistoj. Ili penadas malproksimigi Esperanton de
chiuj aliaj lingvoj, kaj per tio ili tre malutilas al ghi. Certe, inter ili
estas multe da bonaj homoj, kiujn mi ne volas ofendi. (18.05.99)

N.G.