Контейнер для хранения картофеля и овощей — бункера для овощей. Высокая производительность (tiss23.ru)

Вертикальные жалюзи — позволяет быстро и качество изготавливать жалюзи (interlux-zhaluzi.ru)

Infaneca malsano de rusiaj esperantistoj

Jam duan monaton aperas virtuala ruslingva gazeteto de Andreo Ananjin
"Novosti esperanto-dvijhenija"
(). Ghi aperas proksimume unu
fojon semajne kaj konsistas el kelkaj novajhoj kaj etaj informoj pri
Esperanto. Onidire ghi estas abonata jam de kelkcent homoj. Sed mi vidas en
ghi kutiman psikologian eraron. En tiu gazeteto oni legas nur skribajhojn de
la gvidanto. Oni ne audas vochojn de centoj da novuloj. Ili ne povas publike
demandi ion, ne povas publike esprimi sian admiron (au abomenon) pri
Esperanto, ne povas interkonatighi... Multe pli bone estus aranghi la
gazeteton kiel malfermitan diskut-klubon, kie chiu povus skribi kion kaj
kiam li volas. Ja tute ne chiujn kontentigos ricevadi semajne nur malgrandan
folieton kun informoj (kiujn ja eblas memstare trovi en la Reto). Tio estas
simila al nutrado de etuloj per kulero. Chiuj abonantoj estas memstaraj
homoj, chiuj havas proprajn pensojn kaj centojn da demandoj pri Esperanto;
se ili estos traktataj kiel infanoj, ili chiuj pli au malpli frue foriros,
escepte de kelkaj efektivaj infanmensuloj. Plimulto da homoj ne deziras esti
gvidataj. Sed ghuste tion volas kelkaj gvidantoj de rusia E-movado. Ili
deziras GVIDI la homojn. Neniu memstara iniciativo estas subtenata. Shajnas,
ke ghuste pro tiu kauzo rusiaj e-istoj ghis nun ech ne deziras havi sian
dissendoliston. Ja tie povos aperi "malutilaj" opinioj, kiuj kontrauas nunan
politikon de E-estraro.
Kio estas postsekvoj de gvidamo de kelkaj rusiaj E-estroj? Homoj, kiuj ne
dividas opiniojn de la estraro, homoj, kiuj havas siajn proprajn ideojn pri
Esperanto - ekzemple, ke ghi estas io pli ol ilo por persona amuzo, estas el
E-movado iom post iom forpushataj. En E-movado restas nur tiuj, kiuj
samopinias kun la estraro, kiuj akceptas ghian gvidadon kaj subtenas ghian
agadmanieron. Tiel okazas "natura" selektado, formighas siaspeca sekto de
infaneculoj kvazau en infanvartejo, kies chefa nuna trajto estas gaja
senideeco kaj amuzemo - tendarumado, koncertado ktp. Sincere dirante, el
SEJM-virt-info (unusola E-jhurnaleto en la Reto) oni povas ricevi impreson,
ke chefa tasko de esperantistoj estas organizi kulturajn aranghojn. Kiu ne
povas au ne deziras esti artisto, tiu shajne ne povas trovi lokon en SEJMeca
E-movado. Pri tio, ke Esperanto estas treege serioza soci-politika movado
kun propra ideologio, oni ne shatas paroli.
Por ke E-movado en Rusio povu progresi, ghi devas ighi pli demokratia. Kiam
en E-movado aperos homoj kun diversaj opinioj kaj ideoj, tiam la E-aktiveco
ighos pli multflanka. Por tio rusiaj e-istoj devas komence krei du
dissendolistojn: unu - E-lingvan, por intershanghi sperton kaj polemiki;
duan - ruslingvan, por propagandi Esperanton inter rusiaj retanoj. En
perspektivo oni celu krei ruslingvan forumon en Usenet pri Esperanto. Ghi
estas tiel simpla pasho. Sole per virtuala diskutejo oni povas rapide
intershanghi pensojn kaj plivigligi la movadon. Jes, uralanoj eldonas bonan
revuon "La Ondo de Esperanto" () kun
valoraj artikoloj, sed tiujn artikolojn ne eblas pridiskuti, eblas nur legi.
Esperanto estas fajro. Lasu ghin libere disvastighi, kaj ghi rapide iros
antauen. Bedaurinde, shajnas, ke iuj rusiaj esperantistoj estas tute
kontentaj montri per Esperanto siajn talentojn, proponante al novaj
esperantistoj nur pasivan rolon. Praktike ili kondutas tiel, ke freshaj
homoj, shatantaj pensi kaj agadi memstare, ne trovas Esperanton serioza
okupo. Eble, mi intence skribas tro akre, por lanchi viglan diskuton. Nur en
disputoj naskighas vero. Nun inter rusiaj e-istoj ne okazas iaj polemikoj:
oni simple ne havas tehhnikan eblecon ion publike diri. Centoj da rusiaj
e-istoj havas komputilojn; kial ni - almenau portempe - ne komencu chi tie
diskuton pri vojoj de progresigo de Esperanto en Rusio? (09.10.99)

N.G.