Imperioj kaj sendependeco

Forumanoj ekdiskutis pri imperioj, chu bonas au ne - esti "imperiisto"? La
demando estas sufiche komplika. Imperio povas esti granda malbono kaj granda
bono. Imperio estas bono, char ghi establas pacon interne de siaj limoj.
Kiam iu malgranda popolo estas en danghero flanke de siaj najbaroj, ghi
volonte metighas sub protekto de imperio. Romia, Britia, Rusia imperioj
donis eblecon al multaj popoloj vivi jarcentojn en paco kaj sekureco. Tamen
imperio ne nur donas pacon, ghi ankau forprenas liberon. Tial neeviteble
venas momento, kiam popoloj ekdeziras liberon pli forte, ol pacon; ili
komencas batalon por sendependeco, kaj chio ripetighas denove. Ni ne povas
diri, kiu estas pli prava - imperiisto au sendependisto. Chio dependas de
konkretaj cirkonstancoj. Krome, ofte okazas, ke nova sendependa shtateto
siavice farighas malgranda imperio, subpremanta anojn de la "impera
nacio"...

Paco kaj libero estas dialektike interligitaj: ju pli da paco, des malpli da
libero; ju pli da libero, des malpli da paco. Plej sekuran vivon ghuas
civitanoj en diktatora shtato; tamen, diktatora shtato estas minaco por
aliaj shtatoj. Kontraue, tro demokratia shtato prezentas nenian minacon por
ekstero, sed civitanoj de tiaj shtatoj suferas pro krimeco ktp. Kiam la
anarkio farighas tro granda, la homoj komencas denove deziri diktaturon,
"fortan manon"...

Mi ofte pensas pri estonta ordo sur Tero. Shajnas, ke tutmonda shtato ne
estas evitebla. Ghi estos granda bono, char finighos militoj, la homaro
povos trankvile disvolvi sciencon, arton ktp. Sed aperas demando, chu iuj
nacioj iam ne kontraustaros la Imperion kaj ne komencos batalon por
sendependighi de la cetera mondo? Vershajne, dum ekzistas nacioj, ili revos
esti sendependaj. Tial, eble, antau ol unuighi en unu shtaton, oni devos
akcepti komunan lingvon - Esperanton kaj sur ghia bazo krei komunan
tuthomaran kulturon. Tiam la naciismo chesigos esti aktuala. Kion vi pensas
pri tio? (15.03.99)

N.G.