Ideo por SEJM

SEJM (Sovetia E-Junulara Movado) havas nun sian hejmpaghon. Bone, sed eble,
krom hejmpagho chiu E-asocio devus havi ankau propran dissendoliston.
Hejmpagho estas simila al libro kun chiuj detaloj pri la asocio;
dissendolisto estas simila al jhurnalo, kie oni chiutage pridiskutas
aktualajn novajhojn, novajn ideojn kaj planojn. Oni povas krei belan
hejmpaghon ech pri morta asocio; nur dissendolisto montras vivan "pulson" de
la asocio.
Nun Grigorij Arosjev redaktoras kaj proksimume dufoje en monato dissendas
SEJM-virt-info. Tamen, tio estas nur unudirekta informado. Liaj abonantoj ne
povas senpere kaj tuj afishi siajn reehhojn kaj opiniojn. Se G.A. sendadus
informojn al dissendolisto, chiu povus respondi, eble ion korekti, demandi,
konsili rekte en la grupo. Jhus sukcese pasis SEJM-tendaro. Dissendolisto,
kiun mi proponas krei, estus kvazau chitaga virtuala "tendaro" de SEJM.
Iom post iom al tiu dissendolisto povus alighi aliaj aktivaj rusiaj
esperantistoj, informante pri agado de sia loka E-klubo, pri sia laboro por
Esperanto. Tiamaniere, helpe de komputila reto, la rusia E-movado iom post
iom povus ighi pli aktiva. Lau mia persona opinio, nun ghi trovighas en
mizera stato.
Se ni estas veraj zamenhofanoj, ni devas ne amuzighi per Esperanto, sed
chiel strebi disvastigi ghin. Ankau tion treege oportune estas fari per
Interneto. Nun jam milionoj da eks-sovetianoj havas aliron al la Reto;
sendube, inter ili trovighus multaj, kiuj ekinteresighus pri nia lingvo. Do,
la dissendolisto de SEJM povus organizi vastan informadon kaj instruadon.
Ankau famajn "trejnadojn de aktivuloj" oni povus regule okazigi en la Reto.
Antau rusiaj esperantistoj estas grandega kampo por laboro, sed ial mi ne
vidas ardan deziron plugi tiun kampon. Tendarumi unufoje dum jaro estas
absolute ne suficha aktiveco.
Krei dissendoliston oni povas dum unu minuto, vizitinte
. Teorie, rusiaj esperantistoj bezonus ech du
dissendolistojn: unu E-lingvan por aktivuloj kaj unu ruslingvan por
interesighantoj, sed por komenco sufichus unu.
Kaj se oni sukcesus kolekti centojn da esperantistoj kaj "esperantismanoj",
tiam estus eble realigi tion, pri kio mi jam skribis - krei veran forumon
pri Esperanto en Rusio. Sendube, alilandaj samideanoj subtenus tiun
iniciaton per siaj vochoj. Tio estas, lau mi, plej facila kaj efika vojo al
progresigo de rusia E-movado. Chu vi vidas mankojn en tiu chi genia plano?
:)
(02.08.99)
N.G.