Homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj

Kep Enderby, prezidanto de UEA, skribis: "UEA povus pli ol nun diskonighi en
la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj,
anstatau la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA ighus asocio por la
homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi
Esperanton pli forte ol nun pere de chefa pledo pri homaj rajtoj au, se vi
preferas, civilaj liberecoj. Tion mi sugestas."

La penso, ke esperantistoj neniam popularigos Esperanton, reklamante ghin
kiel nur LINGVON, estas absolute ghusta. Bedaurinde, plimulto da homoj NE
sentas bezonon pri internacia neutrala lingvo. Iujn tute kontentigas uzado
de sia propra lingvo, aliaj konsideras anglan lingvon kiel internacian,
triaj lernas plurajn lingvojn, ktp. Tamen multaj, tre multaj homoj sentas
bezonon pri iu komuna IDEO, kiu povus unuigi chiujn ne nur lingve, sed ankau
kore. Se esperantistoj sukcesos formuli la bezonatan ideon, ili povos
kolekti sub sia standardo ne nur samLINGVanojn, sed ankau samIDEanojn.

Kep Enderby proponas akcepti "homajn rajtojn" kaj "civilajn liberecojn" kiel
kromlingvajn celojn de UEA. "Rajtoj" kaj "liberecoj" estas, certe, nobla
slogano; sed ili estas nur unu finajho de bastono. Alia finajho de la
bastono estas "devoj" kaj "disciplino". Rajtoj kaj liberecoj ne devas esti
absolutaj; ili kondukus al anarhhio kaj hhaoso. En multaj socioj la homoj
jam havas TRO da rajtoj kaj liberecoj, kaj pli aktualas tasko apeli al devoj
kaj disciplino. "Internacia Amnestio" ne chiam pravas. Bedaurinde, ofte ghi
defendas krimulojn kontrau justa puno. Se ni ligus E-movadon nur kun unu
ekstremajho de la dialektika duo, ni farus eraron. Povos estighi tia
situacio, ke narkomanoj, pornoaferistoj, kontrabandististoj, murdistoj,
trafinte en la manojn de justico, komencos lerni Esperanton, esperante pri
defendo flanke de "samideanoj". Populareco en malliberejoj ne utilus por
Esperanto.

Se ni deziras ligi Esperanton kun ia alta ideo, eble valoras serchi ion
alian. Kial ne reveni al la idearo de la plej granda saghulo de XIXa
jarcento - Ludoviko Zamenhof? Estas ghuste li, kiu en sia koro chiam asociis
Esperanton kun homfratiga doktrino - Homaranismo. Oficiale esperantismo kaj
homaranismo ne estis ligitaj, char antau 100 jaroj, same kiel nun, inter la
esperantistoj trovighis multe da personoj, malamikaj au indiferentaj al
humanismo. Sed eble nun ni devus fari tion. Ech se ni perdos iom da
samlingvanoj kun malvarma koro, kompense ni akiros milionojn da senkompare
pli valoraj samideanoj. La homaro lacighis de militoj. Ia komuna paciga
ideologio estas urgha neceso. Zamenhof estis geniulo ne nur koncerne la
lingvon, sed ankau koncerne filozofion. Ni akceptu liajn testamentojn,
launecese kompletigante nian novan ideologion per ideoj de aliaj elstaraj
humanistoj de XXa jarcento kiel Martinus, Roerich, Abdul Baha, Mahatma
Gandhi kaj multaj aliaj. Esperanto povus farighi internacia lingvo de chiuj
humanistoj. Shajnas, ke tio estus pli konvena vojo al ghia progreso kaj
venko. (03.09.99)

N.G.