Ho, Sporto! Chu ci estas paco?

En fino de XIX-a jarcento estis unika shanco por la homaro komenci novan
eraon. La revoj pri tutmomara frateco naskis Esperanton, ili naskis ankau
Olimpikajn ludojn. Sed Pjer de Kuberten vidis ilin iom alie, ol kiaj la
Olimpikoj ighis poste. Komence oni volis samtempe organizi festivalojn de
monda kulturo, konkurojn de artistoj ktp. Sed baldau venkis nur krudaj
korpaj konkuroj.
En la nuntempaj Olimpikoj plej valoraj estas la solenaj malfermo kaj fermo.
Tiuj pompaj spektakloj, dedichitaj al paco, estas tre emociigaj. Chio, kio
okazas inter tiuj eventoj, lau mia opinio, havas malpli grandan valoron.
Nun la internaciaj konkuroj, anstatau kontribui al paco, instigas frenezan
naciismon. La sportistoj devus reprezenti nur sin mem (au sian teamon), sed
ne flagon de sia lando. Tio des pli veras pro tio ke multaj sportistoj
elpashas por fremda lando (kie oni pagas pli multe). Dum mondaj championecoj
pri futbalo milionoj da fanatikuloj en la tuta mondo sin donas al plej
sovagha shovinismo kaj ech estas pretaj militi kontrau alinacianoj.
Helenaj Olimpikoj gloris harmonian korpon. Sed chu nunaj sportistoj estas
harmonie, multflanke trejnitaj? Ne. Chiu estas specialisto nur pri sia
sporto. Imagu, se oni devigus sumo-istojn rapide kuri au salti alten. Chu
tiaj devus esti harmoniaj homoj? Eble, valorus unuigi iujn sportojn, por
trejni vere universalajn, chiuflanke evoluintajn homojn.
Multaj sportoj estas malutilaj por sano kaj antautempe transformas la
sportistojn je hom-ruino. Iuj sportoj estas pure sadismaj kaj devas esti
malpermesitaj (ekzemple, bokso au karateo).
Sukcesintaj sportistoj ricevas grandan monon kaj farighas kumiroj de amasoj.
Korpa kulturo plene anstatauigis kulturon spiritan.
"Mens sana in corpore sana" - tiun frazon oni ofte komprenas malghuste. Ghi
signifas ne tion, ke en sana korpo nepre trovighas sana menso (ofte tio ne
veras), sed ke sana menso kaj sana korpo devas harmonie kunekzisti.
Unuvorte, kvankam sporto teorie estas bona afero kaj konforma al
Homaranismo, ne chio estas nun en ordo kun ghi. Iom post iom la ideoj pri
renovigo devas penetri en la Olimpikan movadon. Olimpikaj ludoj devas resti,
sed ili devas farighi veraj festoj de tutmonda amikeco, sed politiko kaj sen
kriminalo, chiam akompananta grandan kapitalon. Ili devus esti konkuroj de
homoj perfektaj korpe kaj spirite.
Ni konatigu sportistojn kun Esperanto, por ke ili povu komunikighi kun
alilandaj sportistoj sur neutrala bazo. Povas esti (ni kredu!), iam oficiala
lingvo de Olimpikoj farighos Esperanto. (05.08.99)

N.G.