casino bonus codes

Fanatikismo kaj entuziasmo

Chu oni rajtas nomi konvinkitan esperantiston - fanatikulo? Lau mia opinio -
ne. Mi mem estas konvinkita esperantisto, kaj mi opinias Esperanton unu el
plej belaj ideoj en la mondo. Mi estas ne fanatikulo, sed entuziasto. (Mi
uzas vorton "entuziasto", char shajnas, ke ghi estas internacia kaj
komprenebla al chiuj, chu ne? "Entuziasto" estas pli bela vorto, ol
"entuziasmulo", same kiel "esperantisto" estas pli bela vorto, ol
"esperantismulo"; estas analogio inter "-ismo, -isto" kaj "-asmo, -asto")

Entuziasto estas fervora adepto de ghusta ideo.
Fanatikulo estas fervora adepto de malghusta ideo.

S-ro P.S. korektis min: entuziasto estas arde fervora adepto, sed fanatikulo
estas blinde fervora adepto. Sed kie estas limo inter "arde" kaj "blinde"?
Chu ni povas diri: tiu esperantisto estas arde fervora pri Esperanto, sed
tiu chi - blinde fervora? Certe, ne. Necesas pensi iomete logike kaj
dialektike, sed ne esti blinde fervora pri vortaroj. Lia miskonsulto kaj
konstanta uzado de fivorto "zeloto" pri konvinkitaj esperantistoj havas nur
unu celon: kompromiti kaj primoki sanktan fajron de entuziasmo.

"Fajro" sanskrite estas "agni". Nova instruo por la homaro - Agni-jogo - ne
estas kutima jogo. Ghi estas etiko de futuro. Ghi instruas, ke chiu homo
devas ekbruligi en sia koro sanktan fajron de entuziasmo kaj amo al aliaj
homoj. Tiajn homojn oni povas prave nomi lumaj. Kaj ju pli da tiaj homoj
estos sur la tero, des pli baldau venos la Luma epoko. Mi volas aldoni al
tio, ke Esperanto estas ne unusola, sed vershajne plej simpla kaj oportuna
instrumento por ekbruligi sian koron. Mi bedauras, ke ne chiuj esperantistoj
estas entuziastoj, ne chiuj brulas pro la belega ideo unuigi la mondon per
komuna lingvo. Ne chiuj esperantistoj estas lumaj, iuj estas nur simplaj
lingvo-uzantoj... (21.03.99)

N.G.