Esperanto kaj mono

Kion vi dirus pri richulo, kiu ofte donacadus grandajn monsumojn al
E-movado? Chu vi ne laudus lin kaj ne nomus lin grava subtenanto de nia
afero? Tamen mono ne estas tio, kio povas venkigi Esperanton. Tre ofte mono
ech estas tute senutila por Esperanto, char nia lingvo kun sia homaranisma
ideo trovighas ne en fizika plano, sed sur pli altaj planoj, kie mono ne
ekzistas. Interalie, jen klarigo, kial ghis nun trovighis tiom malmulte da
richuloj, kiuj volus subvencii E-movadon. Ja preskau chiuj richuloj mense
trovighas en fizika mondo, aliokaze ili ne povus kolekti sian kapitalon.
Esperanto por richuloj simple ne ekzistas, ili akceptas ghin kiel ion
efemeran kaj tute idiotan, kiel ian fantomon. Sed homoj, kiuj iomete scias
la veron, bone komprenas, ke ghuste la mondkoncepto de la richuloj estas
idiota, kaj ilia richeco estas tute efemera valorajho.

Mono, donacota al E-movado fare de iuj hipotezaj mecenatoj, alportus neniun
utilon al ghi. Plej probable, ghi ech malutilus al Esperanto, char
esperantistoj, kiuj en sia plimulto ne havas ghustajn ideojn pri esenco de
la esperantismo, malshparus la monon por senvaloraj celoj. Do, antaue oni
devas donaci al esperantistoj ghustajn ideojn kaj ekflamigi ilin per sankta
entuziasmo. Konkeru koron de la homo, kaj li donos tutajn siajn richajhojn,
tempon, laboron, ech sanon al sia idealo. Entuziasmo estas senkompare pli
valora, ol ajna kapitalo, char ghi posedas la tutan homon kaj ech
disvastighas al aliaj homoj, simile al epidemio.

Tial homo, kiu, estante mem entuziasto, disvastigas sian entuziasmon al
aliaj, tiu estas plej malavara subvencianto de Esperanto. Li donacas al ghi
superan valorajhon - sian koran fajron. Kaj inverse, la homoj, kiuj
disvastigas en E-movado pesimismon, skeptikismon, kiuj malmahatme plorachas
pri konstanta "regreso" de Esperanto kaj pri baldaua "venko" de angla lingvo
ktp - tiuj estas konsumantaj nian energion, estingantaj nian lumon,
unuvorte - simple spiritaj shtelistoj. (01.07.99)

N.G.