Esperanto kaj infanoj

Multaj esperantistoj esperas, ke iliaj infanoj, kiam elkreskos, same
farighos esperantistoj; sed plejofte tio ne okazas. Kial?

[Ecott, Martin]:
Klare, se la gepatroj aux unu el ili almenaux parolas flue kaj nur
en esperanto kun la infano, gxi igxos esperantlingva.

La problemo estas en tio, ke niaj infanoj ne estas nia proprajho. Ili estas
absolute memstaraj estajhoj, kaj nur ili mem povas decidi, chu ili estu
esperantistoj au ne. Certe, ni povas instrui al ili la lingvon. Ni povas
instrui ilin flue paroli kaj legi en Esperanto. Tamen, kiam la infano
pli-malpli elkreskos, li rimarkos, ke tiun chi lingvon preskau neniu
parolas. Li preferos esti simila al aliaj naciaj samaghuloj, por ne shajni
"strangulo". Se la patro au patrino ne sukcesos klarigi al la infano, KIO
estas Esperanto, li rilatos al la kredo same kritike kiel chiuj aliaj
flankuloj. Li scios la lingvon, sed ne okupighos pri ghi. Mia persona opinio
estas, ke instrui sian infanon pri Esperanto ne estas tre grava tasko. Nia
lingvo estas tiom facila, ke ellerni ghin eblas en chiu agho. Sed antau ol
lerni ghin, necesas klare kompreni, ke ghi estas ne simple lingvo, sed
instrumento, per kiu chiuj popoloj devas unuighi en unu familion. Per aliaj
vortoj, mi kredas, ke antau ol lerni Esperanton, oni devas farighi
Homaranisto. Tial ni pacience instruu la infanon pri chio bona, eduku lin
esti komence bona familiano, poste patrioto, kaj poste - homarano. Kiam (au
se) li au shi farighos homarano, li volonte lernos la internacian lingvon -
ne pro tio, ke ghin scias liaj gepatroj, sed pro tio, ke ghi estas necesa al
la homaro. Rememoru pri Lidia Zamenhof. Kiam shi estis knabino, shi
malshatis Esperanton; sed poste, kiam shia animo maturighis (shia patro jam
ne vivis), shi memstare perfekte ellernis la lingvon kaj farighis ghia
elstara apostolino. Baptistoj ne baptas siajn infanojn kiam ili estas
senkonsciaj beboj; ili baptighas jam en plena agho, por esti plene
respondeca pri sia religio. Similan opinion havas ankau mi. En alia okazo,
Esperanto estos por la infano nur ludilo, kiun li post sia maturigho
forjetos kiel malnecesajhon... (23.03.99)

N.G.