Ech guto malgranda...

Ni kolektas homojn, por siatempe konkorde vochdoni por nova anglalingva
ret-konferenco pri Esperanto. Kial anglalingva? Char ni ja devas uzi iun
nacian lingvon, por disvastigi Esperanton. Hodiau mi legis, ke nun estas 60
000 000 uzantoj de Interneto (*), kaj post du jaroj tiu nombro duoblighos.
Granda parto de tiuj uzantoj scias anglan lingvon. Se ni sukcesos krei
anglalingvan forumon pri Esperanto, ni venigos al nia lingvo milojn da
novaj, aktivaj homoj. Poste eblos krei forumojn pri Esperanto en aliaj
lingvoj. Se ni agos saghe, kvanto da esperantistoj rapidege kreskos, kaj la
"malnovaj" esperantistoj dissolvighos en amaso da fervoraj novuloj.

Kiel mi imagas enhavon de la estonta forumo? Ghi enhavu materialojn pri
globala lingva problemo, pri historio de Esperanto, pri vivo kaj idearo de
Zamenhof, lecionojn de Esperanto, novajhojn pri E-movado el tuta mondo;
vershajne, chiutage multaj legantoj afishos demandojn pri Esperanto, kaj
kompetentaj samideanoj donos al ili konsultojn. Mi supozas, ke tio estos tre
interesa kaj vigla konferenco. Eble, ni diskutos tie ankau pri estonta
tutmonda shtato, estonta tutmonda etiko, ktp.

Mia plej firma konvinko estas, ke ni disvastigu Esperanton ne nur kiel
lingvon, sed ankau kiel ideon pri tutmonda paco kaj amikeco. Esperanto sen
tiu "interna ideo" ne havas sencon, char por pure informaj celoj bone servas
ankau la angla. "Interna ideo" devas protekti nin, interalie, kontrau
kvereloj kaj "flam-militoj".

Ghis nun ni ne trovis homon, kiu estus kapabla kaj preta verki bonan
anglalingvan proponon pri la nova novajh-grupo. Mi timas, ke malgrau ke la
ideo trovis subtenon de multaj homoj, ghi restos nur revo. Estas karaktero
de plimultaj homoj: nur observi kaj atendi ghis aliaj chion faros.

Tio, ke jam ekzistas dekmiloj da novajhgrupoj, ne devas nin senkuraghigi.
Same ekzistas dekmiloj da diversaj profesioj. Sed Esperanto estas io alia.
Kiel homoj de diversaj profesioj povas estis esperantistoj, tiel same homoj,
kiuj partoprenas aliajn novajhgrupojn, povas ekinteresighi pri nova
novajhgrupo. Des pli ke ni "helpus" al ili rimarki ghin. Certe,
mi ne estas tre naiva por supozi ke 60 milionoj ekinteresighos pri
Esperanto. Eble, por komenco estos 6 000. Sed tiu nombro konstante kreskus.

N.G.

("Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan...")