E-flago kaj verda stelo

Chiu movado havas siajn simbolojn. Vi chiuj bone konas simbolojn de
esperantismo. Kiam, che kiuj cirkonstancoj ili aperis? Mi supozas, ke ilin
proponis al la esperantistaro iu altgrada okultisto. La Esperanta flago kaj
verda stelo estas perfektaj simboloj kaj portas gravan informajhon.
Kial por Esperanto estas elektita verda koloro? Verda koloro estas koloro de
naturo. Ghi trovighas meze de videbla spektro (rugha - orangha - flava -
VERDA - lazura - blua - viola) kaj estas plej agrabla por okuloj. Simile,
Esperanto trovighas meze de chiuj lingvoj kaj estas plej agrabla por oreloj.
Verda lumo en trafiko signifas liberan vojon, simile verda koloro sur
E-flago simbolas liberan vojon al progreso pere de komuna lingvo.
Do, verda koloro simbolas LINGVON Esperanto. Tamen, E-flago ne
estas tute verda, kio signifas ke Esperanto ne estas nur lingvo. Verda stelo
en blanka kvadrato signifas INTERNAN IDEON de Esperanto. Lau okulta
tradicio, kvinpinta stelo signifas perfektan homon (homa korpo, kiel vi eble
scias au vidis sur bildoj, havas 5 chefajn membrojn - kapon, du brakojn kaj
du krurojn). Ekzistas alia klarigo: pri 5 kontinentoj, sed ghi ne estas
ghusta (Amerikoj estas du kontinentoj, do entute estas 6 kontinentoj).
Kvinpinta stelo estas tre pratempa simbolo, kaj tute ne hazarde ghi cheestas
sur flagoj de multaj shtatoj. (Komunisma rugha stelo signifas, ke
komunistoj strebas atingi perfektecon de homoj ne per natura vojo kiel
esperantistoj, sed per perforto kaj sangovershado) Blanka koloro signifas
purecon de celoj de esperantistoj. Krome, blanko estas sumo de chiuj
koloroj, tial blanka koloro sur E-flago indikas pri unuigho de chiuj nacioj.
Estas tre logike, ke tiuj E-uzantoj, kiuj malshatas "internan ideon",
malshatas ankau verdan stelon. Verda stelo estas simbolo de Homaranismo, ech
se ne chiuj, kiuj portas tian insignon, scias tion. (08.07.99)

N.G.