Dekstremo kaj maldekstremo

Mi estas kontrau germanaj razkapuloj. Ilia aspekto estas abomeninda. Sed la
problemo ne estas tiel simpla. Necesas bone pripensi dekstremon kaj
maldekstremon. Chu chiam la dekstruloj malpravas? Ne povas esti. En chiu
partio, lau la difino, estas parto de vero.
Kiel mi jam skribis, chiu homo en sia evoluo devas pasi kvar etapojn. Bebo
estas nature egoisto. Infano devas lerni zorgi pri aliaj familianoj. Kaj
junuloj devas esti patriotoj. Lauidee, ili devas esti soldatoj. Ili devas
esti pretaj iri al batalo kaj, se necesas, ech morti por sia popolo. Infanoj
ne devas esti patriotoj, char ili estas tro junaj por eventuala milito. Kaj
junuloj ne devas esti homaran(ist)oj; imagu, se ilia lando estos atakita de
malamikoj, tiuj junuloj rifuzos ghin defendi!
Interalie, tiu divido de homoj plene konformas kun hinda klasifiko de
kastoj. Egoistoj estas shudroj, familianoj - vajshjoj, patriotoj -
kshatrioj, homaranoj - brahmanoj. Kaj el "Bhagavad-Gito" ni scias pri
instruo de Krishno al Arghuno, kiu ne volis militi. Char Arghuno estis
kshatrio, lia devo estis kuraghe kontraubatali malamikojn.
Do, imagu shtaton, kiu ne aprobas patriotismon. La shtato povas esti
prosperanta kaj tre richa kiel Germanio, au ghi povas esti en krizo kiel
Rusio - ne gravas. Por junulo gravas senti sin defendanto de sia popolo,
batali por ghiaj interesoj. Se patriotismo ne venas desupre, ghi naskighas
demalsupre - ofte en malbela kaj danghera aspekto.
Al mi tute ne imponas germanaj novnazioj au rusaj RNU-anoj (RNU - Rusa
Nacia Unuigho). Sed mi komprenas, ke ilia ekzisto estas tute natura. Kaj ili
ne en chio malpravas. Plej efika rimedo batali kontrau tiuj fashismaj
movadoj estas - preni de ili chion ghustan kaj modifi sian politikon; sed la
registaroj ne volas (kaj ofte ne rajtas) fari tion. Ekzemple, ni prenu
enmigradon. Certe, por homaranisto tute ne gravas haut-koloro de homo. Sed
ne chiuj nigruloj estas homaranistoj. Ili ech ne estas patriotoj, char venis
en fremdan landon. Tre ofte ili estas potencialaj krimuloj, ho ve. Kaj
samtempe ili pretendas la samajn rajtojn en Germanio (au Britio au aliaj
landoj) kiel germanoj... Chu tio estas normala?
En Sovetunio tia problemo ne estis, char por junularo ekzistis amasa aktiva
organizajho - Komsomolo kun patriotismaj celoj. Chiu agema junulo au
junulino povis aktive partopreni ghin kaj tiel kontentigi sian naturan
bezonon servi al sia popolo.
Patriotismo ne estas malbona. Se iu shtato ne aprobas patriotismon, ghi
tutegale cheestos, jam kiel naciismo au fashismo. Jen la problemo.
Fine mi diru, ke ideale junuloj parolu sian nacian lingvon, sed kiam ili
maturighos, ili lernu kaj uzu tutmondan lingvon - Esperanto, char ilia
patriotismo devas nature transformighi je Homaranismo. (20.03.99)

N.G.