Chu reenkarnigho estas fakto?

 ...Pro la sinkonserva instinkto estas nature ke la homo timas la morton kiel
la finon de sia vivo. La travivado de la vivo, egale en kiu formo, estas
plej profunda bezono de la homo, kaj tial la senmorteco nature estas ghia
plej granda deziro. Ghuste tial estas grava tasko por la scienco labori pri
la problemo de la morto por esplori chu ghi estas fino au transformigho.
Multege da timo kaj funebro estus evitebla se montrighus ke la morto ne
estas definitiva fino, sed naskigho al alia formo de vivo.

...Reenkarnigho antaukondichas ke entute oni transvivas "la morton". Dum la
lastaj jaroj publikighis sufiche granda materialo pri proksimmortaj
travivajhoj, kiujn havis homoj kiuj ekzemple pro akcidento estis klinike
mortintaj dum malmultaj minutoj. Chirkau 40 procentoj de la revivigitoj
rakontas tre akorde ke ili spertis sin mem ekster sia propra korpo kaj povis
vidi kio okazis dum la proceso de revivigo. Ili ankau spertis esti en
sublima spirita stato, kie ili renkontis jam mortintajn familianojn kaj
amikojn. Elisabeth Kubler Ross, Raymond Moody kaj Michael Sabom estis tie
vojrompaj esploristoj. La decida kriterio por tio ke ne temas pri halucinoj
sed pri realaj travivajhoj, estas tio ke la revivigitoj povas rakonti pri
okazoj en la operaciejo kiujn ili ne povis ekscii alimaniere.
Ian Stevenson en sia libro "Twenty cases suggestive of reincarnation" (Dudek
kazoj indikantaj reenkarnighon) raportas la rezulton de ampleksaj esploroj
pri infanoj kiuj spontane rakontis pri siaj antauaj vivoj. Li ellaboris
precizajn raportojn pri iliaj eldiroj, kaj por kontroli tiujn eldirojn li
poste vojaghis al tiuj lokoj kie lau propra aserto la unuopa infano vivis
antaue. Tre granda procentajho de la eldiroj montrighis ghustaj...

Tiel longe kiel la reenkarnigho ne estos akceptita de la publika opinio au
la granda plimulto de la tera homaro, tiam absolute perfekta humana au justa
mondmoralo neniel havas influon... La moderna materiisma mondbildo ne estas
reala mondbildo. Ghi estas nur aro da analizoj, alivorte scio kiu ne havas
la plej etan influon al la mondmoralo... Ghuste tiu nescio nuntempe
kreas la sekvajn esprimojn: "Ne ekzistas justo", "La vivo estas rezulto de
hazardoj", "Chiu nur por si mem" ktp. Kaj oni formas sian vivmanieron sur
tiu bazo...
La eklezia kristanismo klopodas kompensi tion per religiaj dogmoj. En sia
senhelpo ghi kapitulacis kun la esprimo: "La vojoj de Dio estas
neesploreblaj"... Se la chiopotenca Dio tenas estulojn en eterna sufero, lia
diagnozo povas esprimighi nur per unu vorto: "sadismo"...
Kiel menciite la moderna materia scienco povas doni al la homoj nur
analizojn de substanco au materio, kaj tial ghi neniel povas solvi la
vivmisteron. Tial la menciita scienco neniel povas formi bazon por moralo...
Tial estas memkompreneble ke la vivo farighas besta anstatau homa, farighas
milito anstatau paco.
Post tiu kapitulaco en religio kaj materiismo la nun komencighanta spirita
scienco estas la sola irebla vojo al la mondpaco. Tie la reenkarnigho au la
eterna ekzisto de la individuo interpretighas sur neskuebla logika bazo.
Pere de la kono pri tiu eterna esto oni vidas ke oni mem estas la unua
origino, kreanto kaj realiganto de sia propra sorto... Nia sorto povas
ekskluzive esti nur efikoj de kauzoj kiujn ni mem realigis, parte en la nuna
kaj parte en antauaj teraj vivoj. Ni vidas ke chiuj malagrabloj estas efikoj
de nia propra neperfekteco...
Faloj kaj eraroj donas spertojn, spertoj kondukas al kosma klarvido au kosma
inicigho, kiu estas bazo por perfekta humana homo au estulo lau la bildo de
Dio... Kiam la kosmaj analizoj de la reenkarnigho farighos evidenta konstato
che la plimulto de la tera homaro, tiam la amo shovos la ghangalan leghon
for de la aktuala mondmoralo. Kaj tiam harmonio kaj pavo, arto kaj scienco,
belo kaj ghojo estos la reganta, lumanta ligilo inter chiuj homoj, nacioj,
rasoj kaj individuoj de la tuta mondo. (18.07.99)

(el "Kosmos" 2/1996)